San Leo

komunumo de Italio

San Leo estas komunumo de Italio. Ĝi situas je la orienta flanko de norda Apenino kaj oriente limas al San-Marino.

San Leo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo (2005)
Provinco RN Rimini (2005)
Geografia situo 43° 54′ N, 12° 21′ O (mapo)43.912.35Koordinatoj: 43° 54′ N, 12° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo 589 m
Areo 53 (2005) km²
Loĝantaro 2820 (2023)
Loĝdenso 53 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Acquaviva (San-Marino) (SM), Chiesanuova (San-Marino) (SM),San-Marino (SM), Maiolo, Montecopiolo (PU), Monte Grimano (PU), Novafeltria, Sassofeltrio (PU), Torriana, Verucchio (2009)
Patrono Sankta Leono
Festa tago 1-a de aŭgusto (2005)
Nomo de loĝantoj leontini
Poŝtkodo 47865
Imposta kodo H949
Kodo laŭ ISTAT 099025
Telefona prefikso 0541
Retpaĝo http://www.comune.san-leo.ps.it
Loko en mapo
vdr

San Leo situas en la supra valo de rivero Marecchia, kiu apartenas al la provinco Rimini en Emilio-Romanjo. Antaŭ 2009 San Leo apartenis al la provinco Pesaro kaj Urbino en Markio, sed en 2006 la loĝantoj decidis per referendumo peti transiron en alian regionon. Je la 29-a de julio 2009 la itala senato aprobis la transiron. Post oficiala publikigo de tiu decido la ŝanĝo efektiviĝis.

La fortikaĵo

La fortikaĵo redakti

San Leo posedas imponen kastelon aŭ fortikaĵon, nomatan Rocca. Ĝi situas sur facile defendebla roko kaj estas konsiderata kiel modelo de ne-konkerebleco. La nunan formon donis al ĝi duko Federico da Montefeltro en la dua duono de la 15-a jarcento; lia arĥitekto supozeble estis Francesco di Giorgio Martini. La arĥitekuro de la fortikaĵo estas strukturita en du niveloj.

La lokanoj kutimas diri: (ekzistas) "Nur unu papo, nur unu Dio, nur unu fortikaĵo de San Leo".

 
Panorama vido de San Leo