San Miguel de Aguayo
San Miguel de Aguayo [sanmiGEL deAGŬAĝo] (Sankta Mikaelo de Aguayo) estas municipo en suda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles.
San Miguel de Aguayo | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 178 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 3′ N, 4° 1′ U (mapo)43.057222222222-4.0208333333333Koordinatoj: 43° 3′ N, 4° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 830 m [+] | ||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Miguel de Aguayo [+] | |||
Geografio
redaktiĜi limas norde kun Molledo kaj Bárcena de Pie de Concha, sude kun Campoo de Yuso, okcidente kun Pesquera kaj Santiurde de Reinosa kaj oriente kun Luena. La municipa teritorio enhavas la loĝlokojn San Miguel de Aguayo (ĉefurbo), 97 loĝ., Santa María de Aguayo, 56 loĝ., kaj Santa Olalla de Aguayo, 7 loĝ. Ĝi estas je 69,3 km de la regiona ĉefurbo, Santandero. La areo suferis fortan senarbarigon por plenumi la postulojn de najbara industrio.
Demografio
redaktiPor areo de 36 km² estas 148 loĝantoj (laŭ censo de 2021).
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2006 | 2012 | 2015 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
446 | 449 | 493 | 428 | 385 | 378 | 330 | 241 | 192 | 185 | 158 | 142 | 174 | 164 |
Ekonomio
redaktiTradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed pro la industria kerno de Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj.
Aktualo
redaktiInter vidindaĵoj estas turoj kaj kelkaj preĝejoj.