San Miguel del Pino

San Miguel del Pino [sanmiGEL delPIno] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. San Miguel del Pino estas komprenebla etimologie kiel Sankta Mikaelo de la Pino.

San Miguel del Pino
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47132
Demografio
Loĝantaro 353  (2023) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 4° 55′ U (mapo)41.509166666667-4.9111111111111Koordinatoj: 41° 31′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 676 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
San Miguel del Pino (Provinco Valadolido)
San Miguel del Pino (Provinco Valadolido)
DEC
San Miguel del Pino
San Miguel del Pino
Situo de San Miguel del Pino
San Miguel del Pino (Hispanio)
San Miguel del Pino (Hispanio)
DEC
San Miguel del Pino
San Miguel del Pino
Situo de San Miguel del Pino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel del Pino [+]
vdr
San Miguel del Pino en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
La preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 7,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 350 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 150 el la 1960-aj jaroj, sed jam dum la 21-a jarcento ĝi akiris 130 pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciigo kiel dormurbo. Ĝi distas 26 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj Tordesillas kaj Villanueva de Duero. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trapasata de la rivero Doŭro.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 12-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti