San Pablo de los Montes

San Pablo de los Montes (Sankta Paŭlo de la Montoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

San Pablo de los Montes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45120
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Alicia Benito Minaya
Demografio
Loĝantaro 2 175  (2011)
Loĝdenso 21,53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 33′ N, 4° 20′ U (mapo)39.545555555556-4.3280555555556Koordinatoj: 39° 33′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 908 m [+]
Areo 101 km² (10 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
San Pablo de los Montes (Hispanio)
San Pablo de los Montes (Hispanio)
DEC
San Pablo de los Montes
San Pablo de los Montes
Situo de San Pablo de los Montes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pablo de los Montes [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de San Pablo de los Montes en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La esprimo "San Pablo de los Montes" devenas el fakto ke la konvento de aŭgustenanoj de la vilaĝo dediĉis sin al la patroneco de Sankta Paŭlo apostolo kaj pri la dua parto pro la komarko al kiu ĝi apartenas.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Sampableño. La censita populacio en 2011 estis de 2.175 loĝantoj kaj la denseco estas de 21,53 loĝ/km².

Situo redakti

San Pablo de los Montes estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 908 m; je 49 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 101 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°32′44″ N 4°19′41″ Ok.

Limsa kun la municipaj teritorioj de Retuerta del Bullaque en la provinco Ciudad Real kaj Hontanar, Menasalbas kaj Las Ventas con Peña Aguilera, en la provinco Toledo.

Historio redakti

En la municipa teritorio troviĝas arkeologiaj restoj de diversaj popoloj kiuj tie setlis. Kiel ekzemploj menciindas restoj de la minoj el fero romiaj de la 2a jarcento a.K. kaj la setlejoj de visigotoj de la 7a jarcento, kie la Aŭgustenanoj konstruis la konventon en la 15a jarcento.

Ĉe la aktuala domaro oni konstruis en la 13a jarcento defendoturon kontraŭ eblaj atakoj ĉu de ŝtelistoj ĉu de islamanoj oftaj tiuepoke. Estas probabla ke la setlejoj ĉirkaŭ tiu turo estus origino de la vilaĝo, hipotezo kiun konfirmas la nombraj tomboj homoformaj de tiu epoko. La turo fine iĝis la sonorilturo de la aktuala preĝejo.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ tie ĉi, kun iom pli da 3,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe San Pablo de los Montes, kie oni falis al 1,863 dum la 1980-aj jaroj, sed poste stabiliĝis kaj eĉ kreskis iome post kiam Toledo iĝis regiona ĉefurbo ĝis la nunaj 2,200 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Rura turismo.

Vidu ankaŭ redakti