Menasalbas estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi enhavas la submunicipon Las Navillas situanta je ĉirkaŭ 10 km sude de la municipo.

Menasalbas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45128
Retpaĝaro [www.menasalbas.net]
Politiko
Urbestro José María García Crespo
Demografio
Loĝantaro 3 185  (2011)
Loĝdenso 17,75 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 38′ N, 4° 17′ U (mapo)39.636111111111-4.2858333333333Koordinatoj: 39° 38′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 702 m [+]
Areo 179,44 km² (17 944 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Menasalbas (Hispanio)
Menasalbas (Hispanio)
DEC
Menasalbas
Menasalbas
Situo de Menasalbas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Menasalbas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Menasalbas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La origino de la toponimo "Menasalbas" estas necerta. Eble estas komponaĵo de la vorto menas kaj de la adjekto albas (akuzativo femenino plurala de la adjekto latina "albus, alba, album", kiu signifas "blanka").[1][2] La termino Menas, pluralo de mena, posedas devenon same enigma kaj García Sánchez indikas du hipotezojn kiel plej probablaj. Laŭ la unua, li serĉas etimologian radikon rilatan kun la geologio laŭ kiu mena estus varianto de mina (mino) kun la signifo de 'la minaĵo de la mineralo kaj la mineralo mem'. Leblic García, kiu jam estis indikinta tiun saman tezon en 1982, indikas tiusence la ekziston de rokoj de granito enhavantaj partojn de kvarco aŭ blanka feldspato, kio povus esti referenco por la antikvaj loĝantoj. En la dua, mena devenus el la latina MĭNA kiu transformiĝus pro aldono de la artikolo araba al- en almena, nome 'krenelo, ĉiu de la prismoj kiuj kronas la murojn de la antikvaj fortikaĵoj por rifuĝo de la defendantoj'.[3]

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Menasalbeño. La censita populacio en 2011 estis de 3.185 loĝantoj kaj la denseco estas de 17,75 loĝ/km².

Situo redakti

Menasalbas estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 702 m; je 36 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 179.44 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°38′10″ N 4°17′9″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝase situanta «en una llanura, á 2 leg. de los montes de Toledo de los que la separa una cord. de sierras, que se atraviesan por los puertos de Marchés, Milagro y Cebron» (sur ebenaĵo, je 2 leŭgoj el la montoj de Toledo, el kiuj separas ĝin montaro, kiu trapasas la montopasejojn de Marchés, Milagro kaj Cebron).[4] Ĝi apartenas al la natura komarko de la Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de San Martín de Montalbán, La Puebla de Montalbán kaj Gálvez norde, Cuerva kaj Las Ventas con Peña Aguilera oriente, San Pablo de los Montes sude kaj Hontanar kaj Navahermosa okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La municipa teritorio etendas longece, de nordo al sudo, ekde la ĉirkaŭoj de la rivero Taĵo al la Montoj de Toledo, kie la montopintoj Cerro Vicente, de 1.430 msm, kaj Corral de Cantos, de 1.419 msm, utilas de suda limo. Aliaj montopintoj elstaras en la zono estas Cuervo kaj Risco de Alanillas Altas kun 1.415 kaj 1.443 msm respektive. Je ĉirkaŭ 5 km okcidente de la vilaĝo troviĝas Cabeza del Torcón kun 824 msm.

Tra la teritorio fluas granda nombro de rojoj, plej malgravaj, kiaj Cermeños kiu pasas tra la domaro kaj al kiu elfluas Palao, Valdemaqueda kaj Lavaderos. Sudokcidente de la vilaĝo troviĝas diglagoj Torcón I (kiu liveras trinkeblan akvon al la urbo de Toledo, kaj, el 2006, ankaŭ al la Municiparo Cabeza del Torcón en epoko de sekego kaj akvoneceso) kaj Torcon II, de uzado nur fare de tiu komunumaro. La unua kiu ricevas akvon de la rojoj Torcón (ĉefe kaj alfluanto de la rivero Taĵo), Villapalos, Valdeloscrespos, Peralosa, Torcón kaj Yedra; la lasta ricevas akvon de la rojoj Gimena kaj Torcón, ĉar kuniĝas supre ĉe Torcón I, en Robledo de Montalbán.

Historio redakti

 
Urbodomo de Menasalbas.

Unuaj setliĝoj datas el la 12-a jarcento, koincide kun la avancoj de la Reconquista sude de la Montoj de Toledo kaj kun la klopodoj reloĝigaj de la reĝo Alfonso la 7-a. De tiu epoko eble estis la unua setlejo ĉe la rojo Villapalos el kiu restas nur nekropolo. Aliaj fakuloj male konsideras, ke tiu tombejo estas de epoko de visigotoj.

La unuaj loĝantoj esties eble paŝtistoj, agrikulturistoj, ĉasistoj kaj abelbredistoj kiuj setlis en la suda pinto de la ŝtato de Montalbán, ĉu laŭ la unua reloĝiga elano de la Ordeno de la Templo, setliĝinta en la kastelo de Montalbán, ĉu laŭ iniciato de la Senjorlando de Montalbán, kreita poste, kiu pasis de don Álvaro de Luna al la familio Pacheco, el kiu la domaro formis parton. En dokumento de 1155, en kiu la reĝo Alfonso la 7-a donas diversajn domarojn, oni mencias la nomon de Menasalbas je la priskribo de kie troviĝas la donacataj domaroj: «... inter Polgar et Penaguilera et Corva, et ex alia parte sunt Menasaluas et Galues»,[5] 'inter Pulgar, Peña Aguilera kaj Cuerva, aliflanke, kaj Menasalbas kaj Gálvez aliflanke'. Oni mencias denove la municipon en dokumento pri vendaĉeto de mozaraboj de 1229 en kiu oni mencias la vendon de tereno de ĉaso en Carrascal de Menasalbas, transkribita de la araba kiel Mēnaš Albaš.[6]

Dokumentoj dataj el la 16-a jarcento[7] informas pri konfliktoj inter la lokanoj kaj la ĉiopova senjoro don Juan de Pacheco, markizo de Villena kaj duko de Escalona, senjoro de Montalbán, pro la profito de la komunumaj teroj. La municipo ricevis en 1565, dum la regado de Filipo la 2-a, la titolon de vilaĝo, kiam la kerna domaro havis ĉirkaŭ 2.000 loĝantojn, kaj iĝis eklezia kaj jurisdikcia centro ĝis kiam en 1831 perdis tiun kondiĉon profite de la municipo de Navahermosa.

En la 19-a jarcento menciindas la heroa defendo de la vilaĝo okazinta en marto de 1837 dum la Unua Karlisma Milito antaŭ la trupoj karlismaj de Basilio Gómez kiuj atakis la vilaĝon. La ago estis agnoskata de la aŭtoritatoj militistaj en la oficiala gazeto Boletín Oficial de la Provincia de Toledo. Meze de la 19-a jarcento la municipo havis 950 domojn kaj la municipa buĝeto estis de 34.946 "reales" el kiuj 3000 estis por pago al la sekretario.[4]

Komence de la 20-a jarcento, en 1916, menciindas la perdon de la komunumaj rajtoj en la arbaro Robledo de Montalbán, pro la leĝoj (desamortización) de la 19-a jarcento; oni perdis makison el kiu ekde ĉiam oni profitis lignon kaj paŝtejojn kiel baza enspezo por la lokanoj. En 1945, la municipo atingis 5.077 loĝantojn. Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj en Menasalbas oni perdis ĉirkaŭ 27,5 % de la populacio dum la 1960-aj jaroj. Poste ĝi stabiliĝis je ĉirkaŭ 3,000 loĝantoj.

Ankaŭ en tiu jardeko oni kreis du industriojn: nome la fabrikado de mebloj kaj la industria brutobredado. Tiuj industrioj markis la nunan disvolvigon pro mendo de tiuj produktoj el la urbaj vendejoj de la provinco de Madrido, pro la industria disvolvigo de tiuj 1960-aj jaroj.

El la restaŭro de la demokratio en Hispanio farita fine de la 1970-aj jaroj la urbestroj estis ĉiam el partioj dekstraj.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Industrio. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

 
Placo de Menasalbas kaj preĝejo fone.

Historie agrikulturo senirigacia, kun bazo sur tritiko, hordeo, sekalo kaj karobo, al kiu estis asocia grava brutobredado de ŝafoj, estis la ekonomia bazo de la municipo. Dum la 19-a jarcento la loka industrio baziĝis sur la brutobredado, la ĉasado, la produktado de vegetala karbo, kia el kaluno inter aliaj, malgrandaj industrioj kiaj tiu pri fajenco de la duko de Frías, mallongdaŭra, granda kvanto de teksaj atelieroj kaj sep muelejoj de faruno,[4] kiu profitis la akvon de la rojoj Villapalos kaj Torcón, al kio aldonendas kelkaj teksejoj kaj kalkofornoj, kiuj liveris al lokanoj.

Aktuale Menasalbas estas brutobreda kaj industria loko, kiu centras sian aktivecon, ĉefe en la bova brutobredado (45.000 bovoj), de porkoj (6.100 animaloj), ŝafoj (5.900) kaj kaproj (1.300), kio igas ĝin unu de la ĉefaj produktejoj de viando de Kastilio-Manĉo.[8] La industrio pri meblo grupiĝas en dudek entreprenoj kaj kooperativoj, kiuj fabrikas seĝojn kaj meblojn el ligno de pino, de stiloj kamparana, moderna kaj provenca; dume la industrio teksa montriĝas en entreprenoj de punto, de vestaĵoj. Diversaj industrioj pri granito, bestoremburado kaj lignarto kompletigas la industrian komplekson de la loko. En la kamparo, la antikva agrikultura aktiveco estis anstataŭata de ĉasejoj, kiuj abundas trs la tuta municipa teritorio.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

Iglesia de Santa María Magdalena redakti

 
Ĉefa Altaro de la Preĝejo.

La preĝejo estis starigita en la 16-a jarcento, anstataŭe alian pli povran. Estas templo de enormaj dimensioj kaj tri navoj, fare de la arkitekto Juan de Aguirre. La preĝejo prezentas pekuliarecon ke ĝi ne havas turon ĉar ĝi estis detruita pro kanonado suferita dum la karlismaj militoj de la 1830-aj jaroj dum unu el ties luktoj oni detruis parte la konstruaĵon, kiu poste estis rekonstruita kun sonorilmuro kiu nun eltenas la sonorilojn, en la 1860-aj jaroj.

La ĉefa altaro estas prezidata de la retablo de la Adorado de la Saĝaj Reĝoj, devena de la malaperinta paroĥo de Sankta Maria de la Reĝoj de la nuna senhomejo de Caudilla.

La ermitejo de la Virgulino de la Sano redakti

Ĝi troviĝas enklave en la strato Progreso. Ties konstruo datas de mezo de la 16-a jarcento kaj ĝiaj dikaj muroj el ŝtonoj kaj fortaj abutmentoj enfermas unu de la plej interesajn montrojn de la rura gotiko de la Montoj de Toledo. En ĝia interno, elstaras la nerva volvo de la ĉefa kapelo, kiu estas anstataŭata en la resto de la konstruaĵo per ligna plafono, ĵuse restaŭrita.

Ĝis la 19a jarcento ĝi estis la preĝejo de hospitalo de malriĉuloj, pilgrimantoj kaj similuloj.

 
Ermitejo de la Virgulino de la Sano.

La ermitejo de Sankta Sebastiano redakti

La sankta patrono de la municipo, Sankta Sebastiano, ĝuas en la ĉeurbo de simpla ermitejo de unusola navo rektangula kaj kun plafono el ligno, kiu enhavas la figuron de la Sankta Tombejo. Ties konstruo, kiu probable datas de la dua duono de la 18-a jarcento, suferis diversajn malbonaĵojn laŭlonge de la jarcentoj kaj aktuale konservas nur la transepton el kiu, dekomence, estis formo de latina kruco. La sanktulo laŭlegende protektanto kontraŭ epidemioj estis ege venerata en la municipo ekde tempo antikvega.

La jurisdikcia pilorio redakti

La pilorio estis konstruita probable fine de la 16-a jarcento ĉe la malnova vojo de Toledo por esprimi la rajton de la vilaĝo havi proprajn juĝistojn kaj ne dependi de la senjora jurisdikcio kiam la loko akiris tiun titolon. Fabrikita el ŝtono de granito, staras sur bazo de tri ŝtupoj sur kiuj staras toskana kolono de doria kapitelo, kiu subtenas templeton dukorpusan kun ses kolonetoj, kiu havigas aspekton de lumturo.

Eblas viziti la arkeologiajn restojn (nekropolo) en la ĉirkaŭo de la diglago Torcón kaj la senhomejo de Jumela.

Kulturo redakti

Kiel ĉefa kultura kerno elstaras la Etnologia Muzeo, ligata al la historio de la loko. Kreita en la 1990-aj jaroj el la alportoj fare de la lokanoj, la muzeo oferas gravan kolekton de iloj, objektoj kaj diversaj aĵoj, de komuna uzado en la rura socio antaŭindustria de la loko, kiu permesas vidan trakuron tra ĉiu aspekto de la vivo kamparana tradicia: la paŝtado, la agrikulturo, la socia vivo, la hejmo, la komerco kaj la metioj, kio alvokas vivformojn kaj morojn ne malproksimajn en la tempo.

Naturo redakti

 
La rojo Villapalos el la ponto de la Turo.

En la zono de la diglagoj troviĝas praa anzinaro, inter rokaro de granito, kun makiso de cisto, genisto, rosmareno, timiano kaj anzinetoj. Pli sude, en zono montara, troviĝas kverkaro de granda etendo kaj la submunicipo de Las Navillas, kiu konservas ankoraŭ la etoson kaj trankvilecon de la iamaj vilaĝoj. Ĉe la submunicipo estas la Cañada Real Segoviana (tradicia gorĝovojo) kiu atingas maksimuman belon ĉe la deklivaro de la Montoj de Toledo, laŭ la inversa fluo de la rivero Marchés, kies puraj akvoj miksas kun indiĝena vegetaĵaro de aceroj, fraksenoj, anzinoj kaj montokverkoj, ĝis atingi la montopasejon de Marchés, el kiu oni povas jam vidi la teritoriojn de la provinco de Ciudad Real.

Festoj redakti

  • Inter la 31-a de aŭgusto kaj 6-a de septembro: festoj honore de la Sanktega Kristo de la Kruco Surdorsa, la plej venerata figuro, dum kiuj oni plibeligas la vilaĝon kaj kontento abundas. En tiuj festoj, celebrataj ĉiujare ekde la 1880-aj jaroj asocie a fojro de gregovendo, meritas mencion la popularan kermeson, okazanta ĉiunokte, kun akompano de famaj kermesorkestroj.
  • 17-a de januaro: festo de Sankta Antonio Abato nome "San Antón", patrono de los animaloj, kiu celebriĝas ekde antikvo pro la brutobreda tradicio de la municipo, en kiu kaj junuloj kaj nejunuloj rajdas ĉevalojn kaj azenojn, ornamitajn per koloraĵoj, post incendio de fajraĵoj por peti la protekton de la Sanktulo.
  • Nokto de la 1-a de februaro: la Encamisada, la ĉevalo reiĝas protagonisto; en la festo, 11 ĉevalrajdantoj enĉemizaj de la Frateco de la Animoj, sub estreco de superulo kaj akompanataj de servistoj, trakuras la vilaĝon farante haltojn ĉe la fajrejoj ĉe la preĝejo, ĉe la jurisdikcia pilorio kaj ĉe la ermitejo de la Virgulino de la Sano; venonttage ĉeestas la meson honore de la Virgulino de la Fajraĵoj, dancas ĉeflage kaj elprenas bendojn surĉevale.
  • 3-a de februaro, Sankta Blazo: tiutage oni alportas la figuron de Sankta Blaz kiel kamparfesto en la natura loko konata kiel Ponto de la Turo kie la tuta lokanaro partoprenas en kamparmanĝo, post kamparmeso honore de la Sanktulo.

Referencoj redakti

  1. Luis Moreno Nieto, La Provincia de Toledo, Toledo, 1960, paĝo 363.
  2. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 229, ISBN 84-95432-05-6.
  3. Tezo aliflanke jam defendita de Jiménez de Gregorio en sia libro Los pueblos de la provincia de Toledo hasta finalizar el siglo XVIII: población, sociedad, economía e historia.
  4. 4,0 4,1 4,2 Madoz, volumeno 11, paĝoj 369-370.
  5. Citita de Jean Pierre Mólenat en sia verko Campagnes et monts de Tolède du XIIe au XVe siècle (Madrid, 1997) de la Archivo Histórico Nacional, 996B, f.4v-5r.
  6. El Álvaro Galmés de Fuentes en sia verko Dialectología mozárabe (Madrid, 1983), paĝo 50.
  7. Dokumentata de Luis Miguel Ruiz Manzanilla en sia verko Crónica de Menasalbas 1800-1973 (Toledo, 2005), paĝo 65.
  8. El informa broŝuro Menasalbas en el corazón de España, publikita de la municipo de Menasalbas (Menasalbas 2003), paĝo 9.

Literaturo redakti

  • Leblic García, Ventura (Toledo, 1998). Menasalbas. Cronología para su historia. Instituto Provincial de Investigaciones y Estudios Toledanos. ISBN 84-87103-80-4.
  • Ruiz Manzanilla, Luis Miguel (Toledo, 2000). Menasalbas, una mirada al pasado 1870-1970. Excmo. ayuntamiento de Menasalbas. T0-1551-2000 (151 págs.).
  • Ruiz Manzanilla, Luis Miguel (Toledo, 2005). Crónica de Menasalbas 1800-1975. Excmo. ayuntamiento de Menasalbas. T0-669-2005 (550 págs.).

Vidu ankaŭ redakti