Archivo Histórico Nacional

Koordinatoj: 40° 26′ 27″ N 3° 41′ 13″ U / 40.440717 °N, 3.687067 °U / 40.440717; -3.687067 (mapo)

La Archivo Histórico Nacional de Hispanio (Historia Nacia Arkivo) kreiĝis en 1866, kiel konsekvenco de la reformoj de la administro propraj pro la ŝanĝo el la Antikva Reĝimo al la Liberala Reĝimo, kaj pro la akumuliĝo de dokumentaro devena de nuligitaj institucioj, ne nur administraj, sed ankaŭ ekleziaj, ekonomiaj, ktp.

Sidejo de la Historia Nacia Arkivo, en la komplekso de la CSIC situanta ĉe la strato Serrano de Madrido.

Sidejoj de la Historia Nacia Arkivo Redakti

La unua sidejo de la Historia Nacia Arkivo kunhavis konstruaĵon kun la Real Academia de la Historia (en la madrida strato de León); en 1896 suferis unuan translokigon al la Palaco de Bibliotekoj kaj Muzeoj (nune okupata de la Nacia Biblioteko kaj de la Nacia Arkeologia Muzeo); kaj en 1953 la duan kaj lastan ĝis nun, al la instalaĵoj aktualaj de la strsto Serrano ankaŭ de Madrido, en la komplekso de la Consejo Superior de Investigaciones Científicas.

Eksteraj ligiloj Redakti