San Pawl il-Baħar

komunumo de Malto

San Pawl il-Baħar - "golfeto de Sankta Paŭlo" - estas komunumo de la eŭropa ŝtato Malto. Ĝi situas sur la precipa ŝtata insulo Malto en la Mediteranea Maro. ISO-kodo de la komunumo estas MT-51. La komunumo krom la historia centro konsistas precipe el la malmarborda parto Burmarrad kaj la marbordaj Xemxija [ŝemŜIja], Buġibba [buĝiBA] kaj Qawra ['AŬra] sur terlango borde de la golfeto de Sankta Paŭlo.

San Pawl il-Baħar
komunumo de Malto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 32 042  (2021) [+]
Loĝdenso 2 214 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 57′ N, 14° 24′ O (mapo)35.94833333333314.401666666667Koordinatoj: 35° 57′ N, 14° 24′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 14,47 km² (1 447 ha) [+]
San Pawl il-Baħar (Malto)
San Pawl il-Baħar (Malto)
DEC
San Pawl il-Baħar
San Pawl il-Baħar
Situo de San Pawl il-Baħar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo St. Paul's Bay [+]
vdr

Loĝantaro redakti

En 2021, sur la komunuma areo de 14,4 kvadrataj kilometroj vivis 32 042 loĝantoj.

Vidindaĵoj redakti

Parto de la komunumo estas la nacia malta akvariejo pinte de la terlango. Aparte impresas la loka katolika kirko Sankta Francisko de Asizo, tre modernece finkonstruita nur en 1996 kaj inaŭgurita en 1999.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo]
 
la historia turo de 1610, starigita per la Malta Ordeno