San Pedro Manrique

municipo en Hispanio
Jen artikolo pri unu el multaj geografiaj lokoj nomataj San Pedro. Vidu la liston de samnomaj lokoj.

San Pedro Manrique [sanPEdro manRIke] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco.

San Pedro Manrique
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42174
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 614  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 2° 14′ U (mapo)42.031111111111-2.2316666666667Koordinatoj: 42° 2′ N, 2° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 177 m [+]
Areo 176,2 km² (17 620 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Pedro Manrique (Provinco Sorio)
San Pedro Manrique (Provinco Sorio)
DEC
San Pedro Manrique
San Pedro Manrique
Situo de San Pedro Manrique
San Pedro Manrique (Hispanio)
San Pedro Manrique (Hispanio)
DEC
San Pedro Manrique
San Pedro Manrique
Situo de San Pedro Manrique

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro Manrique [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de San Pedro Manrique en la provinco Sorio.
 
Spektaklejo por la festa piedirado sur braĝoj.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 176,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 655 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la 1950-aj jaroj, spite la fakton, ke ĝi ricevis loĝantaron el aligitaj loĝlokoj.

Ĝi distas 42 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Acrijos, Armejún, Buimanco, El Vallejo, Fuentebella, Las Fuentes de San Pedro, Matasejún, Peñazcurna, Palacio de San Pedro, San Pedro Manrique, Sarnago, Taniñe, Valdelavilla, Valdemoro de San Pedro Manrique, Valdenegrillos, Vea, Ventosa de San Pedro kaj Villarijo (kelkaj el ili jam senhomejoj).

San Pedro Manrique estas la komarka centro por servoj de la komarko Tierras Altas. Aparte menciindas kuŝejo el plumbo en la municipa teritorio.​

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia loĝado. Post konkero fare de kristanoj, la areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Acrijos, Armejún, Buimanco, Fuentebella, Vea kun Peñazcurna kaj Valdemoro de San Pedro Manrique; kaj Villarijo. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Matasejún, kun Valdelavilla, Sarnago, kun Valdenegrillos kaj El Vallejo, Taniñe, kun Las Fuentes de San Pedro; kaj Ventosa de San Pedro, kun Palacio.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝindustrio kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj ermitejoj. Aparte menciindas la festo de Sankta Johano kun diversaj eventoj inter kiuj elstaras la piedirado sur braĝoj (tio videblas en la suba duono de la municipa blazono).

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti