San Pedro de Gaíllos

San Pedro de Gaíllos [sanPEdro degaIljos] estas municipo en la centroriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo San Pedro de Gaíllos estas komprenebla etimologie kiel Sankta Petro de Gaíllos; tiukadre aperas en la blazono la du ŝlosiloj, simbolo de Sankta Petro sur ruĝa fono. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipon Rebollar [reboLJAR], krom la jam senhomajn Aldealafuente, Aldearraso, El Barruelo, kaj La Ventosilla.

San Pedro de Gaíllos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40389
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 306  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 3° 49′ U (mapo)41.226944444444-3.8091666666667Koordinatoj: 41° 14′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 991 m [+]
Areo 26,08 km² (2 608 ha) [+]
San Pedro de Gaíllos (Provinco Segovio)
San Pedro de Gaíllos (Provinco Segovio)
DEC
Situo de San Pedro de Gaíllos
San Pedro de Gaíllos (Hispanio)
San Pedro de Gaíllos (Hispanio)
DEC
Situo de San Pedro de Gaíllos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro de Gaíllos [+]
vdr
San Pedro de Gaíllos en la provinco Segovio.
La preĝejo de Sankta Petro.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 278 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 47 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Cantalejo, Sepúlveda, Aldealcorvo, Rebollo, La Matilla kaj Valleruela de Sepúlveda.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝi apartenis al la komarko Villa y Tierra de Sepúlveda.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj (vendejoj, lernejo, trinkejoj, apoteko, maljunulejo) plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo. Ekde 2009 estas muzeo pri popoldanco (paloteo)

Vidu ankaŭ

redakti