San Pietro in Ciel d'Oro

San Pietro in Ciel d'Oro (Itala por "Sankta Petro en Ora Ĉielo") estas katolika baziliko (kaj iama katedralo) de Aŭgustenanoj en Pavio, Italio, en la regiono Lombardio. Ties nomo aludas al la mozaikoj el orfolio malantaŭ la vitraj pecoj kiuj iam ornamis la plafonon de la absido. La ĉefa ekstero estas el briko, kun sabloŝtonaj anguloj kaj fenestraj markoj. La pavimo de la preĝeja planko estas nune pli malalta ol la moderna stratonivelo de la placo Piazza San Pietro in Ciel d'Oro, kiu kuŝas antaŭ ties fasado.

La "Ora Ĉielo" en la absido.

Bibliografio redakti

  • Shanon Dale, 2001. "A house divided: San Pietro in Ciel d'Oro in Pavia and the politics of Pope John XXII", in JMH 27, p. 55ff
  • Harold Samuel Stone, 2002. St. Augustine's Bones: A Microhistory (Studies in Print Culture and the History of the Book) (Amherst: University of Massachusetts Press) 2002.

Eksteraj ligiloj redakti