San Vicente de la Cabeza

San Vicente de la Cabeza [sanviZENte delakaBEza] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. San Vicente de la Cabeza estas etimologie tradukebla al Sankta Vincento de la Kapo.

San Vicente de la Cabeza
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49592
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 322  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 6° 15′ U (mapo)41.805388888889-6.2523055555556Koordinatoj: 41° 48′ N, 6° 15′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 53,02 km² (5 302 ha) [+]
San Vicente de la Cabeza (Provinco Zamoro)
San Vicente de la Cabeza (Provinco Zamoro)
DEC
San Vicente de la Cabeza
San Vicente de la Cabeza
Situo de San Vicente de la Cabeza
San Vicente de la Cabeza (Hispanio)
San Vicente de la Cabeza (Hispanio)
DEC
San Vicente de la Cabeza
San Vicente de la Cabeza
Situo de San Vicente de la Cabeza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Vicente de la Cabeza [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bercianos de Aliste, Campogrande de Aliste, Palazuelo de las Cuevas kaj San Vicente de la Cabeza, okupas totalan areon de 53,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 350 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 64 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, festoj, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti