San Vito al Torre

komunumo de Italio

San Vito al Torre - jen itale, friule San Vît de Tor - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 197 loĝantoj. Kristana patrono, kiel la nomo jam indikas. estas la sankta Vito, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Aiello del Friuli, Campolongo al Torre, Chiopris-Viscone, Medea (GO), Palmanova, Romans d'Isonzo (GO), Tapogliano, Trivignano Udinese kaj Visco.

San Vito al Torre
San Vît de Tor
San Vito al Torre
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 45° 54′ N, 13° 22′ O (mapo)45.913.366666666667Koordinatoj: 45° 54′ N, 13° 22′ O (mapo)
Alto super marnivelo 17 m
Areo 11 km²
Loĝantaro 1197 (2023)
Loĝdenso 100 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Crauglio kaj Nogaredo
Najbaraj komunumoj Aiello del Friuli, Campolongo al Torre, Chiopris-Viscone, Medea (GO), Palmanova, Romans d'Isonzo (GO), Tapogliano, Trivignano Udinese kaj Visco
Patrono sankta Vito
Festa tago la patrona memortago
Nomo de loĝantoj sanvitesi
Poŝtkodo 33050
Imposta kodo I404
Kodo laŭ ISTAT 030105
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
la kirko sankta Vito (la kirko bildigita dekstre estas alia, tiu pri romia martiro Kantianus)