Sande (Vestfold)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sande |
Sande estas eksa komunumo en la nordo de la provinco Vestfold de Norvegio, kiu la 1-an de januaro 2020 estis integrigita al la antaŭe najbara komunumo Holmestrand. Inter 2020 kaj 2023 la unuigita komunumo apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko ĝis 2019 estis samnoma loĝloko Sande. Laŭ la stato de 2019 en la komunumo vivis 9 904 loĝantoj sur areo de 178,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km². La komunuma teritorio ĝis 2019 limis norde al Drammen, oriente al Svelvik, sude al Holmestrand kaj okcidente al Hof. La plej alta punkto de la areo estas la monto Presteslettåsen, 563 metrojn alta. En Sande arkeologie videbliĝis multaj prahistoriaj trovaĵoj, interalie el la ŝtonepoka Nøstvet-kulturo.
Sande | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
eksa komunumo de Norvegio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Provinco | ![]() | ||||
Provinco 2020-2023 | ![]() | ||||
Komunumo | Holmestrand | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 904 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 56 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 59° 36′ N, 10° 12′ O (mapo)59.5936210.20757Koordinatoj: 59° 36′ N, 10° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 178,33393913191 km² ( 178 33. 393 913 191 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
