Sandrine Kott

Franca historiisto

Sandrine Kott (naskiĝinta la  10-an de marto 1960(nun 1960-03-10) en Parizo[1]; nun 64-jara) estas franca historiistino, profesorino ĉe la universitato de Ĝenevo. Ekde junio 2015 ŝi estas ministeria delegitino por la plifortigo de la lernado de la germana lingvo en Francio.

Sandrine Kott
Persona informo
NomoSandrine Kott
NaskiĝlokoParizo [+]
Okupoj kaj profesioj
Okupojhistoriisto kaj universitata instruisto [#]
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
Edz(in)oAntoine Georges [+]
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr
Formado

Universitato Paris Ouest Nanterre La Défense

Université Paris Diderot université Panthéon-Sorbonne +

Aktiveco
Laboris por
Universitato de Poitiers, Universitato de Ĝenevo +[3][4]
Membro de
Academia Europaea, Institut universitaire de France (1997-2004) +
Kunulo
Antoine Georges +[5][6]

Biografio redakti

Post la abiturienta ekzameno Sandrine Kott preparis sin en la gimnazio Condorcet por la enirekzameno por unu el la t.n. grandaj lernejoj (grandes écoles). Poste ŝi studis historion ĉe la universitato de Nanterre kaj estis akceptita por la agregacio de historio en 1984. Ŝi daŭrigis sian esploradon por la doktoriĝo en Germanio (Bielefeld) kaj en Usono (Universitato Columbia, Nov-Jorko) antaŭ la defendo de la doktoriĝo ĉe la universitato Paris VII en 1991. Ŝi habilitiĝis ĉe la universitato de Parizo I en 2001.

Ekde 2004 ŝi estas profesorino por la nuntempa historio de Eŭropo ĉe la universitato de Ĝenevo post posteno ĉe la universitato de Poitiers. Ŝi estis membro de la "Institut universitaire de France" (grupo de altkvalitaj esploristoj) inter 1997 kaj 2002. Ŝi estas asociita esploristino ĉe la centro por esplorado pri sociaj sciencoj Marc-Bloch en Berlino. Ŝi estas membro de la Academia Europaea[2].

Ŝi partoprenas en la redakta komitato de Genèses, sciences sociales et histoire, de Journal of Modern European History kaj de Central European History Journal.

Ŝiaj ĉefaj kampoj de esplorado estas la socia kaj kultura historioj de la filantropiaj agoj kaj de la socia ŝtato en Francio kaj en Germanio; krome la soci-historio de la komunismaj kaj post-komunismaj landoj de centra Eŭropo. Ŝi laboras nuntempe pri la cirkulado de scioj kaj kapabloj en la kampoj de ekonomiko kaj socio en la eŭropa regiono dum la periodo de la Malvarma Milito surbaze de la fontoj de la internaciaj organizaĵoj kaj aparte tiuj de la Internacia Labor-Organizaĵo.[3]

Ŝi estas fonda membro de la Reto pri Historio de internaciaj organizoj.[4]

Ekde aprilo 2013 ŝi estas membro de la komisiono de historiistoj por la historio de la germana ministerio pri laboro sub la naziismo (Unabhängige Historikerkommission zur Erforschung der Geschichte des Reichsarbeitsministeriums im Nationalsozialismus).[5]

La 17an de junio 2015 ŝi estis nomita ministeria delegitino por la plifortigo de la lernado de la germana lingvo fare de Najat Vallaud-Belkacem, ministrino pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado en Francio.[6]

Verkoj redakti

Libroj
  • Sozialstaat und Gesellschaft. Das deutsche Kaiserreich in Europa (Socia ŝtato kaj socio. La germana imperio en Eŭropo), Göttingen, Vandenhoeck & Ruprecht, 2014.
  • Histoire de la société allemande au XXe siècle. La RDA (1949-1989). (Historio de la germana socio en la 20a jarcento. GDR), Parizo, La Découverte, 2011.
  • Dictionnaire des nations et des nationalismes dans l’Europe contemporaine (Vortaro de la nacioj kaj de la naciismoj en la nuntempa Eŭropo), Parizo, Hatier, 2006.
  • Bismarck, Parizo, Presses de la FNSP, collection Facettes, 2003.
  • Le communisme au quotidien. Les entreprises d'État dans la société est-allemande (1949-1989) (La ĉiutaga komunismo. La ŝtataj entreprenoj en la orient-germana socio), Parizo, Berlino, 2001.
  • L'Allemagne du XIXe siècle (Germanio en la 19a jarcento), Parizo, Hachette, collection Carré Histoire, 1999.
  • L'État social allemand. Représentations et pratiques (La germana socia ŝtato. Reprezentado kaj praktiko), Parizo, Berlino, 1995.

Plena listo de verkoj sur la retejo de la universitato de Ĝenevo

Fontoj redakti