Münchwilen TG

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Münchwilen

Münchwilen estas komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝi havis 4 618 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Münchwilen
Blazono de Münchwilen
Tribunala domo en Münchwilen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 716419 / 260320 (mapo)47.4833333333338.9833333333333Koordinatoj: 47° 29′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716419 / 260320 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4618
Areo 7,8 km²
Alteco 515 m super marnivelo
Poŝtkodo 9542$
Komunumkodo 4746
Mapo de Münchwilen
vdr

Geografio redakti

Münchwilen situas ĉe la bordo de la rivero Murg, alfluanto de Turo en oriento de Turgovio meze inter Vinterturo kaj Sankt-Galo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Münchwilen, Oberhofen ĉe Münchwilen, Sankt Margarethen, Freudenberg, Holzmannshaus, Mezikon, Mörikon, Pfannenstil kaj Sedel.

Najbaraj komunumoj redakti

Münchwilen limas en oriento al la urbo Wil en la najbara Kantono Sankt-Galo. En sudo la komunumo limas al Sirnach, en suokcidento al Eschlikon, en okcidento kaj nordokcidento al Wängi kaj en nordo al Bettwiesen.

Trafiko redakti

Münchwilen situas ĉe la svisa aŭtovojo A1 de Sankt-Galo al Zuriko. La publikan trafikon garantias la fervojlinio de Frauenfeld al Wil, kiu disponas pri pluraj haltejoj sur la teritorio de Münchwilen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Münchwilen datiĝas el la jaro 1170. Plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas el la bronzepoko. Pruvita estas ankaŭ la ekzisto de keltaj kaj romiaj setlejoj.

La hodiaŭa komunumo Münchwilen estiĝis per la kunigo de la municipoj Münchwilen, Oberhofen kaj Sankt-Margarethen en la jaro 1950.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti