Sankta Lukaso (Karlovy Vary)

(Alidirektita el Sankta Lukaso)

La kapeleto de sankta Lukaso (ĉeĥe Kostel sv. Lukáše) estas preĝejo en Karlovy Vary, en Ĉeĥio.

La kapeleto de sankta Lukaso en Karlovy Vary

Ĝi estis konstruita antaŭ la fino de la 19-a jarcento (precize la konstruaĵon oni komencis la 15-an de oktobro 1876, kaj la 26-an de junio 1877 ĝi estis jam konsekrita), laŭ projekto de doktoro Mothes el Lepsiko. Iniciatintoj estis angloj, kiuj venadis tiam por kuracado.

Interesa estas la turo.

En 1996 oni pritraktis la rekonstruon, kiun bezonis ĉefe la tegmento.