Sanluri

komunumo de Italio en Sardio

Sanluri - jen itale, sarde Seddòri - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la sudokcidentaa parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto kaj unu el du ĉefurboj de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 8 119 loĝantoj sur areo de 84,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 96 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Furtei, Lunamatrona, Samassi, San Gavino Monreale, Sardara, Serramanna, Serrenti, Villacidro, Villamar kaj Villanovaforru.

Sanluri · Seddòri
Sanluri
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco SU Sud-Sardio
Geografia situo 39° 34′ N, 8° 54′ O (mapo)39.5666666666678.9Koordinatoj: 39° 34′ N, 8° 54′ O (mapo)
Alto super marnivelo 633 [+] m
Areo 84,16 km²
Loĝantaro 8119 (2023)
Loĝdenso 96 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Sanluri Stato kaj San Michele
Najbaraj komunumoj Furtei, Lunamatrona, Samassi, San Gavino Monreale, Sardara, Serramanna, Serrenti, Villacidro, Villamar kaj Villanovaforru
Patrono sankta Maria, "madono de la gracoj"
Festa tago 31-a de majo
Nomo de loĝantoj sanluresi (itale) aŭ seddoresus (sarde)
Poŝtkodo 09025
Imposta kodo H974
Kodo laŭ ISTAT 111067
Telefona prefikso 070
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristana patrono estas la sankta Maria, alvokata "madono de la gracoj", kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Tradiciaj vestoj