Santa María de los Caballeros

Santa María de los Caballeros [santamaRIa deloskabaLJEros] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Santa María de los Caballeros estas komprenebla etimologie kiel Sankta Maria de la Kavaliroj, kaj alude al la Dipatrino estas en la blazono vazo de blankaj lilioj kiuj simbolas ŝian purecon en la katolika tradicio.

Santa María de los Caballeros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05580
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 5° 27′ U (mapo)40.388888888889-5.4516666666667Koordinatoj: 40° 23′ N, 5° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 040 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María de los Caballeros (Provinco Avilo)
Santa María de los Caballeros (Provinco Avilo)
DEC
Santa María de los Caballeros
Santa María de los Caballeros
Situo de Santa María de los Caballeros
Santa María de los Caballeros (Hispanio)
Santa María de los Caballeros (Hispanio)
DEC
Santa María de los Caballeros
Santa María de los Caballeros
Situo de Santa María de los Caballeros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María de los Caballeros [+]
vdr
Santa María de los Caballeros en la provinco Avilo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Santa María de los Caballeros, Carrascalejo, Navarregadilla, Los Cuartos kaj El Collado. Ĝi okupas totalan areon de 22,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 66 loĝantojn. Ĝi perdis 930 loĝantojn el la 1920-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 78 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun La Horcajada, La Aldehuela, San Lorenzo de Tormes, Aldeanueva de Santa Cruz, Los Llanos de Tormes kaj Santiago de Tormes. La municipo estas karakteriza pro la valo de la rojo Caballeruelo, lime norde per montara areo kiu separas ĝin de la valo de la rivero Tormes, kies plej alta altaĵo estas Cagalutar (1388 m). Tamen la plej alta punkto de la municipo estas en la suda pinto, nome ĉe la montaro Castillejos, ĉe Risco de la Bandera (1570 m). La altitudo de la municipo gamas tial inter 1570 m kaj 1020 m borde de la rojo Caballeruelo. La domaro estas je 1037 msm.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti