Santiuste estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Santiuste
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19245
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro María Victoria Ortega Gómez
Demografio
Loĝantaro 15  (2023) [+]
Loĝdenso 1,92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 2° 48′ U (mapo)41.085277777778-2.8077777777778Koordinatoj: 41° 5′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 960 m [+]
Areo 10,40 km²
Santiuste (Hispanio)
Santiuste (Hispanio)
DEC
Santiuste
Santiuste
Situo de Santiuste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiuste [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas santiustino. La censita loĝantaro en 2016 estis de 20 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,92 loĝ/km².

Situo redakti

Santiuste situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 917 m super marnivelo (min.:890 msm en la valo de la rivero Regacho, maks.:1028 msm en la rokaĵo Castilla); je 73 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 10,40 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°05′07″N 2°48′28″Ok.

Santiuste estas situa en la Norda Montaro de Guadalajara, je malmultaj kilometroj de la municipoj Atienza, Jadraque kaj Sigüenza.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 20, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Santiuste, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Santiuste kie oni falis al la nunaj 20.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo. Spite la faron ke temas pri malgranda setlejo, Santiuste havas romanikn preĝejon, etnografian muzeon, forĝejon kaj fontano situa en la centro de la vilaĝo. Santiuste estas situa sur la Lanvojo, inter Huérmeces del Cerro kaj Riofrío del Llano, borde de la rivero Regacho kaj tre proksime de la Akvorezervejo de la rivero Atance. Krome ĝi troviĝas sur la vojoj nome Camino del Cid (Vojo de Cido).

Vidu ankaŭ redakti