La sapveziko estas maldika haŭto, konsistante el sapa akvo kaj kiu formas ondobrile surfacan globformon. La sapvezikoj ekzistas dum kelkaj sekundoj, poste memkrevas aŭ krevas tuŝante alian surfacon. La infanoj ofte blovas sapvezikojn.

La sapvezika haŭto dikas kelkdekojn da molekuloj; okazas interferenco, tiel ĝi kolore ondobrilas.
Sapveziko. Ystad 2018.

La haŭto de la sapveziko estas akvotavolo, kiun kovras duflanke surface aktivaj molekuloj. Tiuj molekuloj konsistas el hidrofila kapo (grupoj de –OH, – NH2, – COOH, – SO3H ) kaj hidrofoba vosto (karbohidrogena ĉeno). La hidrofilaj kapo merĝas en la akvotavolo, hidratiĝas kaj malgrandigas la surfacan tension, tiel stabiligante la vezikan formon. Se oni ĝenas la strukturon de la hidrofobaj vostoj, la veziko krevas. Okaze de tuŝo de akra aŭ pinta surfaco, ĝi same krevas. La sapvezikoj mem krevas post ioma tempo, ĉar la akvomolekuloj vaporiĝas kaj daŭra interligiteco de la molekuloj rompiĝas en la veziko.

Por infanoj popularas ludilo (Sapvezikilo aŭ vezikujo) kiu konsistas en cilindro plena je sapakvo kie oni metas ringon kiu siavice pleniĝas el tiu sapa akvo. Tiu ringo estas tenita de infano per tenilo, tiu blovas kontraŭ la ringo kaj formiĝas veziko. Por infanoj, kaj ne nur, ĝuindas krome la apero de ĉielarko sur la vezikoj.

Estas specifa tipo de artisto kiu cirke aranĝas prezentadojn kie oni ludas artisme per tiaj sapvezikoj, kie eĉ la artisto povas eniri sen rompi ĝin.

Vidu ankaŭ redakti