Sarntal

komunumo de Italio
(Alidirektita el Sarentino)

Sarntal - por kiu aldona itallingva nomo Sarentino estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 7 181 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Franzensfeste, Freienfeld, Hafling, Jenesien, Klausen, Mölten, Ratschings, Ritten, St. Leonhard in Passeier, Schenna, Vahrn, Villanders kaj Vöran.

Sarntal (Sarentino)
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 39′ N, 11° 21′ O (mapo)46.6511.35Koordinatoj: 46° 39′ N, 11° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo 900 m
Areo 302 km²
Loĝantaro 7181 (2023)
Loĝdenso 24 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Aberstückl, Agratsberg, Astfeld, Auen, Außerpens, Dick, Durnholz, Essenberg, Gebracksberg, Gentersberg, Glern, Innerpens, Kandelsberg, Muls, Niederwangen, Nordheim, Öttenbach, Putzen, Rabenstein, Reinswald, Riedelsberg, Sarnthein, Steet, Trienbach, Unterreinswald, Vormeswald, Weißenbach, Windlahn
Najbaraj komunumoj Franzensfeste, Freienfeld, Hafling, Jenesien, Klausen, Mölten, Ratschings, Ritten, St. Leonhard in Passeier, Schenna, Vahrn, Villanders kaj Vöran
Patrono ĉielenpreno de Maria
Festa tago 15-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj Sarntaler (itale sarentini)
Poŝtkodo 39058
Imposta kodo I431
Kodo laŭ ISTAT 021086
Telefona prefikso 0471
Retpaĝo oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

La komunumo ampleksas grandan parton de la samnoma alpa valo Sarntal, kaj aldone inkluzivas plurajn pli malgrandajn flankajn valojn kaj la ĉirkaŭajn montajn areojn. Temas pri la laŭ areo plej granda komunumo de Sudtirolo, kiu sume konsistas el 28 loĝlokoj, kiuj oficiale kalkuliĝas kiel komunumopartoj. La administra centro estas la loĝloko Sarnthein. En 1810 iĝis katolika paroĥestro surloke Johann Nepomuk von Tschiderer.

Lingva distribuo redakti

La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la valo Sarntal, vidita al norda direkto
 
kastelo Reinegg
 
la paroĥa kirko de la ĉefa loĝloko Sarnthein