Sarntal
Sarntal - por kiu aldona itallingva nomo Sarentino estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 7 181 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Franzensfeste, Freienfeld, Hafling, Jenesien, Klausen, Mölten, Ratschings, Ritten, St. Leonhard in Passeier, Schenna, Vahrn, Villanders kaj Vöran.
Sarntal (Sarentino) | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo | ||||
Provinco | BZ Bolzano | ||||
Geografia situo | 46° 39′ N, 11° 21′ O (mapo)46.6511.35Koordinatoj: 46° 39′ N, 11° 21′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 900 m | ||||
Areo | 302 km² | ||||
Loĝantaro | 7181 (2023) | ||||
Loĝdenso | 24 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Aberstückl, Agratsberg, Astfeld, Auen, Außerpens, Dick, Durnholz, Essenberg, Gebracksberg, Gentersberg, Glern, Innerpens, Kandelsberg, Muls, Niederwangen, Nordheim, Öttenbach, Putzen, Rabenstein, Reinswald, Riedelsberg, Sarnthein, Steet, Trienbach, Unterreinswald, Vormeswald, Weißenbach, Windlahn | ||||
Najbaraj komunumoj | Franzensfeste, Freienfeld, Hafling, Jenesien, Klausen, Mölten, Ratschings, Ritten, St. Leonhard in Passeier, Schenna, Vahrn, Villanders kaj Vöran | ||||
Patrono | ĉielenpreno de Maria | ||||
Festa tago | 15-a de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | Sarntaler (itale sarentini) | ||||
Poŝtkodo | 39058 | ||||
Imposta kodo | I431 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 021086 | ||||
Telefona prefikso | 0471 | ||||
Retpaĝo | oficiala retejo | ||||
La komunumo ampleksas grandan parton de la samnoma alpa valo Sarntal, kaj aldone inkluzivas plurajn pli malgrandajn flankajn valojn kaj la ĉirkaŭajn montajn areojn. Temas pri la laŭ areo plej granda komunumo de Sudtirolo, kiu sume konsistas el 28 loĝlokoj, kiuj oficiale kalkuliĝas kiel komunumopartoj. La administra centro estas la loĝloko Sarnthein. En 1810 iĝis katolika paroĥestro surloke Johann Nepomuk von Tschiderer.
Lingva distribuo
redaktiLa plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2% parolas denaske la italan.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (germane kaj itale)