Sarracín [saraZIN] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Sarracín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 260  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 3° 41′ U (mapo)42.257222222222-3.6852777777778Koordinatoj: 42° 15′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 868 m [+]
Areo 9,61 km² ( 961 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sarracín (Provinco Burgoso)
Sarracín (Provinco Burgoso)
DEC
Sarracín
Sarracín
Situo de Sarracín
Sarracín (Hispanio)
Sarracín (Hispanio)
DEC
Sarracín
Sarracín
Situo de Sarracín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sarracín [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 257 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2007
155 150 271 285 292

Ĝi distas 11 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la bordo de la rivero de los Ausines, alfluanto de la rivero Arlanzón. La municipa teritorio limas kun Villariezo, Saldaña de Burgos, Modúbar de la Emparedada, Arcos de la Llana, Cogollos kaj Revillarruz.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La loko estis ligita al la familio Sarrazino,​ kies nomo aperas por la unua fojo la 23an de januaro 963 en Becerro de Cardeña. La episkopo don Sarrazino kaj diakono nomita ankaŭ Sarrazino, subskribas dokumenton en kiu la abato don Mancio donas al la monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo malgrandan familian monaĥejon nome de Sankta Maria, ĉe la rivero Cavia, en loko nomita "villa de Sarrazino": "...in flumine Kabia, locum que vocitant Villa de Sarrazino".

En la loĝloko sur monteto oni konstruis kastelon aŭ turon kiu en mezepokaj dokumentoj estas asocia al Sarracín kaj literumita "castriel" aŭ "castrillo de Sarracin".

Sarracín formis parton de la Jurisdicción de Saldañuela, en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833. Estis jurisdikcio de senjorlando kaj la Markizo de Lazán nomumis vicurbestron.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro, la ermitejo de Kristo, la Turo de Salamanka, de la 15-a jarcento, konata kiel kolombejo, la nomita romia ponto super la rivero Ausín, kaj la Palaco de Saldañuela.

Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti