Satirusa dramo estas ĝenro de teatro nome de la atika dramo, kies enkonduko laŭtradicie ŝuldiĝas al Pratinas (ĉ. la jaro 500). La nomo estas pro la el satirusoj konsistanta ĥoro.

Aktoro kiel pappo-sileno, Antikensammlung Berlino

Priskribo redakti

Ĝi estu gajiga postludo por trilogio de tragedioj, kaj tiel formante tetralogion. Lingvo kaj enhavo pli malfrue havas iel tragikan koloron; la intrigo estis ofte en soleciga arbaro kie svarmas la satirusoj. La mitologion de la tragedio primokatas parodie.

Iam la personoj portis kaprajn kostumojn kaj estis ankaŭ similaj al ĉevaloj aŭ al pappo-silenoj. La korusa danco nomiĝis "sikinnis", rapida kaj gaja, tute kontraŭa al la tragedia dancado. Konekso inter tragedioj kaj satirusaj dramoj tamen ankoraŭ ne en ĉia detalo klaras.

Konserviĝis nur unusola »Kyklops« de Eŭripido (premiero novtempa en 1882 en la Burgteatrejo de Vieno).

Literaturo redakti

  • Wieseler, Das Satyrspiel , Göttingen 1848)
  • Fritzsche, De scriptoribus satyricis, Leipzig 1866
  • Dieterich, Pulcinella, Leipzig 1897

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 628, kio legeblas tie ĉi interrete. n