Satu Mare (Harghita)
Satu Mare (hungare: Máréfalva [ma:re:falva][1]) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio laŭ la supera etapo de la rivero Târnava Mare ĉe la sudaj piedoj de Montaro Harghita, nordoriente de Odorheiu Secuiesc. Administre ĝi iam apartenis al la komunumo Brădești, sed nun estas memstara komunumo.
Satu Mare | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Harghita | |
Alinome | Máréfalva (hungare) | |
Iama hungara departemento | Udvarhely | |
Situo | 46° 20′ N, 25° 23′ O (mapo)46.34083333333325.384166666667Koordinatoj: 46° 20′ N, 25° 23′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 539 m | |
Poŝtkodo | 537026 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.995 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1.961 (en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 86501 | |
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi havis 1 mil 419 loĝantojn (hungaroj); en 1992 2 mil 017 (99 % da hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1566. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Udvarhely vármegye). Ĝi estas fama pro siaj pentritaj sikulaj pordegoj. En junio 2008 oni inaŭguris la edukejon Összefogás háza (Domo de solidareco), iniciate de Fondaĵo Sankta Francisko Deva[2].
Renomaj personojRedakti
- Imre Balázs (n. 26-a de oktobro 1931): pentristo.
- Piroska Kovács (n. 28-a de junio 1932): instruistino, lokhistoriistinoy[3][4].
- Géza Pálfi (14-a de aprilo 1941 – Târgu Mureș, 12-a de marto 1984) romkatolika pastro, instruisto, viktimo de la komunista reĝimo.
NotojRedakti
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Devai Szent Ferenc Alapítvány (hungare/angle/germane) (HTML). Alirita 2013-12-22.
- ↑ Kiosztották az Orbán Balázs-díjakat (hungare) (HTML). Arkivita el la originalo je 2013-12-24. Alirita 2013-12-22.
- ↑ Átvette Kovács Piroska az Europa Nostra-díjat (hungare) (HTML). Alirita 2013-12-22.
BibliografioRedakti
- Kovács Piroska: A máréfalvi iskola 210 éve 1786-1996. Székelyudvarhely, 1996.
- Kovács Piroska: Székelykapuk Máréfalván. Marosvásárhely, Mentor Kiadó, 2000.
- Gagyi József: Örökített székelykapu. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2004.
Eksteraj ligilojRedakti
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto