Savaneta
Savaneta estas eta vilaĝo je la sudokcidenta marbordo de Arubo, okcidente de San Nicolas.
Savaneta | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 27′ N, 69° 56′ U (mapo)12.447222222222-69.933333333333Koordinatoj: 12° 27′ N, 69° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 157 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Antaŭ 1790 la en la sudo situanta Savaneta estis la ĉefurbo de Arubo, sed montriĝis ke Oranjestado estis pli bone atingebla por ŝipoj, kaj tial fariĝis la ĉefurbo.
En Savaneta nun ĉefe loĝas fiŝkaptistoj.
Apud la vilaĝo situas la marsoldato-kazerno Savaneta de la nederlanda Reĝa Mararmeo, kie krom taĉmento de la Korpuso de Marsoldatoj loĝas ankaŭ la Aruba Milico.
Naskiĝis en SavanetaRedakti
- Roger Peterson (1980), kantisto