La rivereto Schalesbach estas 8,72 km longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivereto Dhron en la mezmontaro Hunsrück en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. En sia supra parto ĝi nomiĝas Roerbach. La akvokolekta areo havas grandecon de 38,932 km².

Schalesbach
Schalesbachproksime al la strato Hunsrückhöhenstraße en vintro
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 8,72 km
Fluo
Fonto en Morbach, nordoriene de la komunumparto Hoxel
- Alteco super marnivelo 564 m
Enfluejo norde de Etgert en la rivereto Dhron
Geografio
Trairataj lagoj Dhrontalsperre
vdr

La rivero fontas en la komunumo Morbach sur alteo de ĉ. 564 m, nordoriente de la komunumparto Hoxel. Ĝi fluas okcidenten paralele al la federacia strato Hunsrückhöhenstraße (B 327), poste ĝi estas la limo inter la komunumoj Morbach al Rorodt, Immert kaj Etgert kaj enfluas norde de Etgert sur alteco de 259 m en la Dhron.

Maldekstraj alfluantoj estas Rielsbach (longeco 3,78 km), Simm (longeco 5,91 km), Rorodter Bach (longeco 2,74 km) kaj Bornhellerbach (longeco 2,50 km).

Referencoj redakti