Schwalb (Hornbach)

La rivereto Schwalb estas ĉ. 22 km longa maldekstra flankrivero de la rivereto Hornbach. La Schwalb senakvigas kun siaj flankrojoj centraj partoj de la Pays de Bitche (Biĉa lando).

Schwalb
La mueleja muzeo apud Eschviller
La mueleja muzeo apud Eschviller
La mueleja muzeo apud Eschviller
rivero
Bazaj informoj
Situo Francio, regiono Loreno kaj Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 22 km
Fluo
Fonto kunfluado de du fontrojoj en la komunuma teritorio de Lemberg (Francio)
Enfluejo en Hornbach (Germanio) en la rivereton Hornbach
- Alteco 240 m
Geografio
Trairataj urboj Hornbach
vdr

La rivereto Schwalb fontas kiel tri fontrojoj je la norda kaj okcidenta rando de Lemberg. La orientaj fontrojoj formas la rojon Moderbach, kiu fluas kiel la rivereto Moder rekte al la Rejno.

La rivereto Schwalb preskaŭ komplete fluas norden, unue tra la stagno Loechersbacherweiher, preter Lambach kaj Siersthal, kie de dekstre aldoniĝas la rojon Schwangerbach. Ĝi plufluas preter la muelejo Froehmuehle al Holbach. Poste la valo estas preskaŭ senvilaĝa, skvas nur multaj muelejoj. Post la kruciĝo kun la strato D 620 la rojo fluas tra Weiskirch al la kantona urbeto Volmunster, kie staras la sula grenmuelejo, kiu ankoraŭ funkcias. Ekde la Loutzviller-muelejo la rojo estas la landlimo inter Francio, unue al Sarlando kaj post la muelejo de Schweyen al Rejnlando-Palatinato. En la urbo Hornbach la Schwalb enfluas de maldekstre en la rivereton Hornbach.

De 1916 ĝis 1945 la trajnlinio Hornbachbahn irias laŭlonge de la rojo inter Hornbach kaj Brenschelbach.

Eksteraj ligiloj redakti