Schwarz auf Weiß
Nigre sur blanke (germ.: Schwarz auf Weiß) estas kaŝesplora dokumentario pri la ĉiutaga rasismo kontraŭ nigruloj en Germanio: la konata ĵurnalisto Günter Wallraff, fama pro siaj kaŝesploroj kamuflas sin kiel Kwami, nigra enmigrinto, kaj vojaĝas tra la lando, kaŝita kamerao sekvas lin.
Nigre sur blanke | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Schwarz auf Weiß |
Produktadlando | Germanio |
Originala lingvo | germana |
Kina aperdato | 2009 |
Daŭro | 85 min |
Ĝenro | dokumenta filmo |
Reĝisoro(j) | Susanne Jäger Pagonis Pagonakis |
Filmita en | Germanio |
Ĉefrolantoj | Günter Wallraff |
Produktinta firmao | www.schwarzaufweiss.x-verleih.de |
Distribuo | X Filme |
Enhavo
redaktiNigra migranto vojaĝas tra Germanio kaj esploras la gastamon de la lokuloj. Kion la homoj renkontitaj ne scias: Tiu nigrulo fakte estas Günter Wallraff. Dum unu jaro da kaŝesploro la ĵurnalisto survojas ĉie en la lando kaj travivas proprakorpe, kiel germanoj traktas nigrajn kuncivitanojn.
Li renkontas futbalfervorulojn kaj koloniĝardenulojn, ŝafhundklubanojn kaj kermesumantojn, kaj kvankam li mem ĉiam restas afable kaj ĝentile, la respondoj ne estas tiaj.
|
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo Arkivigite je 2009-10-17 per la retarkivo Wayback Machine