Ĝenerale la terminoj scienca principo reiras al la bazoj kaj komencaj antaŭsupozoj sur kiuj apogiĝas teorio kaj ricevas, pro konvencio aŭ rekonata rajto, ĝeneralan kaj universalan validecon ene de la teorio mem.

El “scienca principo” descendas do per dedukto aŭ logika sekvo, aŭ laŭ maniero kohera al la principo mem, tuta serio da duarangaj leĝoj, juraj aŭ sciencaj kiuj karakterizas la koncernan teorion, aŭ, male, ĉiuj leĝoj de la teorio devas repsekti la kardinan principon de la sama por esti science konsiderataj.

En la eksperimentaj sciencoj ĝenerale principo estas nepruvebla absolutsence sed estas ricevita kiel vera pro la multeco de la observoj kiuj ĝin konstatigas kaj la antaŭvidoj kiujn ĝi, kaj la leĝoj el ĝi devenintaj, konsentas fari, rezignante tamen al ĝia karakterizo de universaleco. Sufiĉas, fakte, eĉ unusola eksperimenta evidento kontraŭa por ke ĝi perdas la karakterizon de scienco kaj eksperimenta metodo.

En aliaj kuntekstoj kiel en juro kaj en filozofio, principo estas akceptita tia se rekonata kiel laŭjure fonda aŭ etike justa.

Vidu ankaŭ redakti