Scribus
Scribus estas libera kaj malfermkoda programaro por perkomputila eldonado komparebla kun komerca programaro kiel Adobe PageMaker, QuarkXPress kaj Adobe InDesign. Ekzistas versioj por Vindozo, Makintoŝo, Linukso, Unikso kaj eĉ OS/2.
Scribus | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoro | Scribus Team |
Lasta stabila versio | 1.4.8 (3-a de marto 2019) |
Lasta testa versio | 1.5.8 (24-a de januaro 2022) |
Operaciumo | plursistema |
Programlingvo | C++ |
Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
Programtipo | perkomputila eldonado |
Permesilo | GNU LGPL |
Retejo | https://www.scribus.net |
Scribus fleksebligas enpaĝigadon kaj kompostadon. Per ĝi eblas krei profesiajn prespretajn dosierojn. Ankaŭ eblas per Scribus krei movbildojn kaj interagajn PDF-dokumentojn kaj formularojn.
Scribus en EsperantoRedakti
Ekzistas Scribus ankaŭ en Esperanto, inkluzive de versio 1.4.5. Pier Luigi Cinquantini el Italio kunordigas la esperantigadon.