Sebő Vukovics [ŝebO vukoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vukovics Sebő, serbe Сава Вуковић [sava vukovidj] estis serbdevena hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis beregszói.

Sebő Vukovics
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1811 (1811-07-20)
en Rijeko
Morto 19-an de novembro 1872 (1872-11-19) (61-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj hungaraserba vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Opposition Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ministro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sebő Vukovics [1] naskiĝis la 20-an de julio 1811 en Hungara reĝlando en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio). Li mortis la 19-an de novembro 1872 en Londono.

Biografio

redakti

Sebő Vukovics devenis el serba nobela familio. Li lernis hungare dum la lernojaroj. Post lernado li estis subnotario, post jaroj vicdepartementestro. En 1848 li estis elektita parlamentano, en la sekva jaro li iĝis ministro pri justico. Depost falo de la Hungara revolucio de 1848 li unue kaŝiĝis, poste rifuĝis. Li hejmenvenis en 1867. Post 2 jaroj li denove estis elektita parlamenta deputito. En Londono li aliĝis al la framasonoj [2], [3], [4].

Elektitaj publikaĵoj

redakti

Fontoj

redakti