Sebestyén Neumann

biografio pri hungara bestokuracisto

Sebestyén Neumann [ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Neumann Sebestyén estis hungara bestokuracisto, oficiro.

Sebestyén Neumann
Persona informo
Naskiĝo 1819?
Morto la 26-an de oktobro 1901
en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Okupo
Okupo bestokuracistooficiro
vdr

Sebestyén Neumann[1] naskiĝis eble en 1819, li mortis la 26-an de oktobro 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Oni scias nenion pri lia naskiĝo, lia familio. Li estis imperia kaj reĝa unuaklasa armea ĉefa bestokuracisto, kapitano ĉe la ĉevalaro en Mezőhegyes, kie li estis ekde 1839. Li finis kurson pri hufumo en Vieno en 1844. Baldaŭ li laboris en Bukovino naŭ jarojn, poste li akiris bestokuracistan diplomon same en Vieno en 1855 kaj ekde 1859 li jam estis la ĉefa bestokuracisto en Mezőhegyes. Pro siaj agadoj li akiris signifajn meritojn pri bredadoj de ĉevaloj kaj bovoj. Li signife reduktis la infektajn malsanojn, reduktante mortecon de 10% al 3%. Li instalis bestohospitalon modernan. En 1872 Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) inspektis la bestojn en Mezőhegyes. Li estis tre kontenta. Tiu vizito estis registrita sur bronza reliefo, kie ankaŭ Sebestyén Neumann videblas. Li ricevis reĝan ordenon.

Fontoj redakti

Referencoj redakti