Secu (Caraș-Severin)

komunumo en Rumanio

Secu [seku] (ankaŭ Secul; germane Sekul, hungare: SzékulSzék) estas vilaĝo en distrikto Caraş-Severin en Rumanio. Ĝi apartenas al Reşiţa, kiu situas 5 km nord-okcidente. Secu situas je 45° 15′ 34″ N 21° 54′ 51″ O / 45.25944 °N, 21.91417 °O / 45.25944; 21.91417 (mapo). Ĝia poŝtkodo estas 320005. En 2002 ĝi havis 485 loĝantojn.

Secu (Rumanio)
Secu (Rumanio)
DMS
Secu
Secu
Secu

Historio redakti

En 1795 karbo estis trovita en la tiuregionaj montoj, proksime de apuda vilaĝo Cuptoare, kaj loĝ-setlejo estis fondita por la ministoj. Unua administranto de la minejoj estis Georg Herglotz, tial konsiderata kiel fondinto de Secu; la monto super la karbominejo nun portas lian nomon. Por ekspluati la minejon alvenis laboristoj el Supra Hungario (regiono de Spiš, nun Slovakio), Stirio kaj Tirolo.

Signifan influon al la evoluo de la vilaĝo havis la viena societo StEG (ŝtata fervoja), kiu transprenis la minejon; ĝi konstruis domojn por la laboristoj kaj en 1870 donis al meritplenaj ministoj terenon por konstrui propran domon. La societo inter 1865 kaj 1868 konstruis ankaŭ preĝejon, dediĉitan al Sankta Barbara, patrono de la ministoj.

En 1862 Secu estis kunigita kun la najbara vilaĝo Cuptoare sub la hungara nomo Kuptore-Szekul; tiu nomo poste estis rumanigita al Cuptoare-Secu. En 1898 lernejo estis fondita en Secu; ĝis 1918 oni tie instruis hungare, poste rumane.

En 1963 la karbominejo estis fermita; tiam Secu havis 1539 loĝantojn. En 1968 la aŭtoritatoj anigis la vilaĝojn Secu kaj Cuptoare al Reşiţa.