Sekmaterialo (sekmateriala enhavo) estas biologia, agrikultura nocio por esprimi la sekan (senakvan) parton de organika materialo, ekzemple organismo, organoj, interĉelaj likvaĵoj, sekreciaĵoj, nutraĵoj ktp. Ĝi montras la sekmaterialan enhavon en procento kaj tiu montras rilaton al la origina, malseka maso (seka/malseka maso). Ĝi estas mallonge difinebla kiel senakva procentaĵo.

La sekigo okazas en 105  °C ĝis konstanta maso. Oni distingas ĉe la nutraĵoj tutan sekmaterialan enhavon kaj enakve solveblan sekmaterialan enhavon. La difino de la tuta sekmateriala enhavo okazas per sekigo ĝis konstanta maso, la enakve solvebla sekmateriala enhavo okazas per refraktometro (ekz. difino de sukerenhavo en likvaĵo).

La sekmaterial-enhavo de aersekaj furaĝoj (fojno, greno) estas ĉ. 83-92 %, la verdaj furaĝoj (verda herbo, tigo) 15-40 %.