Semillas
Semillas [seMIĝas] (Semoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. En sia municipa teritorio kuŝas la senhomejoj Las Cabezadas, La Iruela, Robredarcas kaj Las Teinadas.
Semillas | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... [+] | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | César Rodríguez-Camuñas Escribano (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 35 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 0,8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 4′ N, 3° 7′ U (mapo)41.059722222222-3.1183333333333Koordinatoj: 41° 4′ N, 3° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 194 m [+] | ||
Areo | 49,91 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

LoĝantojRedakti
La censita loĝantaro en 2016 estis de 40 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,8 loĝ/km².
SituoRedakti
Semillas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.194 m super marnivelo (min.:900 m. en la valo de Sorbe, maks.:1.550 m. en la altaĵo Santotis); je 70 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 49,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°03′35″N 3°07′06″Ok.
HistorioRedakti
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 40, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Semillas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Semillas kie oni falis al la nunaj 40.
EkonomioRedakti
Agrikulturo, produktado de mineraloj el plumbo, kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.