Seminario de Esperanto de KKE

La Seminarioj de Esperanto de KKE, aŭ Brazilaj Seminarioj de Esperanto sub aŭspicioj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj okazis de 1966 ĝis 1983 por anstataŭigi la Brazilajn Kongresojn de Esperanto, kiuj ne okazis inter 1966 kaj 1983.

1975 redakti

D-ro Braz Cosenza sugestis la realigon de la Deka Brazila Seminario en Valença, kiu okazis efektive de la 10-a ĝis la 13-a de Julio 1975. En ĝi partoprenis 140 brazilaj esperantistoj, krom partoprenintoj de Argentino, Ĉilio kaj Urugvajo. Unu el la programeroj de la evento estis la inaŭguro de busto de D-ro L.L.Zamenhof ĉe Placo XV de Novembro, en la urbocentro de Valença, kun la partopreno de la prezidanto de la Beletra Akademio, la urbestro, ĵurnalistoj, skoltistoj, krom la esperantistoj. Poste okazis kunfratiga tagmanĝo en la klubo Valenciano.

La Deka Brazila Seminario de Esperanto, aŭspiciita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, similis al brazilaj kongresoj de Brazila Esperanto-Ligo.

Eventoj de la Seminario: Bunta filmo pri FIAT parolata en Esperanto; prezentado de teatraĵo; meso en la ĉefpreĝejo de la urbo; livero de atestoj al la lernantoj pere de la instruisto Amarílio Carvalho; inaŭguro de la busto de D-ro Zamenhof; kaj kunfratiga tagmanĝo ĉe «Clube Valenciano».

1976 redakti

La 11-a Brazila Seminario de Esperanto okazis en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, kun la partopreno de delegitoj de kelkaj landoj.

1982 redakti

En tiu jaro okazis la 15-a Seminario en Uberlândia. Okaze de la evento busto de Zamenhof estis inaŭgurita.