Senata provinco (latine: provincia populi Romani, "provinco de la romia popolo") estis romia provinco dum la Princlando, en kiu la romia senato rajtis nomumi la reganton (prokonsulo). Tiuj ĉi provincoj estis malproksime de la eksteraj landlimoj de la Romia imperio kaj ribeliĝoj en ili estis apenaŭ neeblaj, kaj pro tio ili apenaŭ havis legiojn, kio malpliigis la probablecon ke la senato forprenu la potencon de la imperiestro. La senataj provincoj situis ĉe la Mediteraneo.

La Romia Imperio en 117. Rozkolore montriĝas la senataj provincoj.

Iom post la ekregado de Cezaro Aŭgusto, la provincoj estis grupigitaj je du kategorioj: imperiaj provincoj kaj senataj.

En la jaro 14 la senataj provincoj estas la sekvaj: