Vidu ankaŭ la paĝon pri la sicilia lingvo.

Sicilia (latine por Sicilio) estis la unua provinco de la Romia Respubliko.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Sicilia, jen malhelruĝe akcentita

Kiel montras la nomo, ĝi ampleksis la teritorion de la insulo Sicilio, kiu antaŭe estis loĝata parte fare de grekoj, sed politike kontrolata ĉefe fare de la komerca potenco Kartago en norda Afriko. Fine de la Unua Punika Milito, Kartago devis cedi la insulon al Romio, kaj la romia provinco instaliĝis en la jaro 241 antaŭ Kristo kaj restis sub romia kontrolo dum 600 jaroj. La ĉefurbo de Sicilia estis Syracusa (hodiaŭ Siracusa). Al la romia provinco krom la insulo Sicilio ankoraŭ apartenis la pli suda mediteranea insulo Malto.

La romianoj komence ne tre interesiĝis pri la provinco, kiu estis kampara kaj ĉefe provizis grenon al la imperio - tial ne ekzistis grandaj penoj kulture romiigi la loĝantojn, kiuj restis je granda kvanto greklingvaj.

Post la vivo de Jesuo Kristo, en Sicilio aperis iuj el la plej fruaj kristanaj komunumoj. Inter la plej fruaj kristanaj martiroj, estis la siciliaj virinoj Sankta Agata el Catania kaj Sankta Lucia el Syracusa.

Dum la jaro 440 Sicilio konkeriĝis fare de la ĝermana popolo de vandaloj.