Senmakzeluloj

(Alidirektita el Senmakzelulo)

La senmakzeluloj (Agnatha) apartenas al la klaso de praaj vertebruloj, similaj al fiŝoj. Ili ne havas makzelojn, sed havas kranion, kartilagan vertebron, unu naztruon. Ili ne havis skvamojn, parajn naĝilojn, naĝvezikon. Ili akceptas la oksigenon per paraj brankoj (eĉ ĝis 15).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agnatha
Lampetras fluviatilis
Lampetras fluviatilis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Senmakzeluloj Agnatha
Ordo: Myxiniformes
Familio: Myxinidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lampetras fluviatilis, kun sep paraj brankoj

Ilia koro konsistas el unu atrio kaj unu ventriklo. En la digesta sistemo, oni ne povas distingi stomakon. La sekrecia organo estas prareno laŭ tipo. La seksaj organoj estas senparaj, la fekundigo estas ekstera, la ontogenezo estas direkta aŭ nedirekta. Ili havas dek parojn da cerbonervaro.

Rondbuŝuloj ests infraklaso de tiu Agnatha.