Kampanjo Senpagaj Brakumoj
(Alidirektita el Senpagaj Brakumoj)
La Kampanjo Senpagaj Brakumoj (angle Free Hugs Campaign) estas fenomeno disigita per Interreto kiu verŝajne ekis en junio 2004 kaj vaste pripublikiĝis en 2006 pro muzika filmeto en YouTube. La fenomeno envolvas homojn kiuj sinproponas por senpage brakumi nekonatojn en publikaj lokoj.
Kampanjo Senpagaj Brakumoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
evento ![]() | ||
Komenco | 2004 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0f/Freehugs_sydney2004.jpg/300px-Freehugs_sydney2004.jpg)
Partoprenantoj de la forumo de la oficiala retpaĝaro de la kampanjo senpagaj brakumoj decidis deklari oficialan Internacian Tagon de Senpagaj Brakumoj. La tago okazis la 7-an de julio 2007. La celo de tiu tago estas promocii la kampanjon. La organizantoj esperas ke centoj da homoj dise en la mondo distribuos senpagajn brakumojn.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiOficiala Retpaĝaro de la Kampanjo Senpagaj Brakumoj (anglalingve)