Serón estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Valo de Almanzora.

Serón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 04890
Demografio
Loĝantaro 2 105  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 21′ N, 2° 32′ U (mapo)37.35197105-2.5395273685Koordinatoj: 37° 21′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 822 m [+]
Areo 167 km² (16 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Serón (Hispanio)
Serón (Hispanio)
DEC
Serón
Serón
Situo de Serón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Serón [+]
vdr
Situo de Serón.

La areo de la municipo estas 167 km2 kie en 2019 loĝis 2041 geloĝantoj, do loĝdenso estas 12,46 loĝ./km2. Serón situas je 86 km de la provinca ĉefurbo Almería kaj je 125 km de Granado. Tiu municipo estas konata en la provinco Almerio pro la granda kvalito de siaj kolbasoj kaj ŝinkoj.

Historio redakti

Ĝi estis municipo fondita de nazariaj araboj en la 13a jarcento kiel defenda fortikaĵo; ludis gravan rolon dum la ribelo de moriskoj de la 16a jarcento pro sia strategia loko, nome okcidenta alirejo de la Regno de Granado al la Valo de Almanzora. En la 19a jarcento, la industria revolucio alportis ekonomian disvolvigon al la teritorio pro la ekspluatado de minoj de fero en la montaro Sierra de los Filabres. Anglaj entreprenoj ekspluatis tiun rimedon dum preskaŭ la tuto de la 20a jarcento, ĝis fermis definitive la ekspluatadon en 1968.

Serón konservas araban kastelon datitan el la 13a jarcento. La urba kerno de la antikva domaro estas konstituita per mallarĝaj stratetoj de kruta deklivo kaj en la loko kie estis moskeo nune staras katolika templo de la 17a jarcento. La domaro estas ĉirkaŭita de terasaj fruktoĝardenoj kun sistemoj de irigacio de araba deveno. Oni konservas preskaŭ la tuton de la industria arkeologio de la 20a jarcento, koncentrita en la mina setlejo de Las Menas, same kiel la infrastrukturoj de transporto per fervojo en la apudoj de la Valo.

Vidu ankaŭ redakti