Serba Civitana Konsilio

homrajta neregistara organizaĵo

La organizaĵo Serba Civitana Konsilio - serbe Српско грађанско вијеће, СГВ / Srpsko Građansko Vijeće, SGV - estis homrajta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Bosnio kaj Hercegovino. En 1995 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Serba Civitana Konsilio
Српско грађанско вијеће, СГВ / Srpsko Građansko Vijeće, SGV
ne-registara organizaĵo
Komenco 1994
Sidejo Bosnio kaj Hercegovino
Tipo homrajta neregistara organizaĵo
Lingvoj

serba, bosnia

vdr

La organizo estis kreita en marto 1994 fare de eminentaj serboj vivantaj en Bosnio kiuj estis lojalaj al la multetna demokrata bosnia registaro kaj malaprobis "la Pale-reĝimon" de Radovan Karadžić. Ili do dum la daŭro de la Bosnia Milito estis lojalaj al la respubliko Bosnio kaj Hercegovino kaj malaprobis la ideon de Respubliko Serba en difinitaj partoj de la lando. SCK kreskis al proksimume 50 000 membroj, inkluzive de proksimume triono de ĉiuj bosniaj serboj vivantaj en lokoj daŭre kontrolitaj fare de la bosnia registaro dum la interkonsento de Dayton, estante organizita tra 20 oficoj en urboj en tiuj lokoj.

La organizo serĉis atingi pacon sub la principoj de konservado de demokrata, internacie agnoskita kaj suverena Bosnio kaj Hercegovino. Ĉefaj celoj estis

  • la egaleco de ĉiuj civitanoj
  • la rajto de ĉiuj forlokitaj kaj forpelitaj civitanoj reveni al siaj hejmoj
  • kaj la puno de ĉiuj militkrimuloj.

Pro ilia aktivismo, membroj de la SCK estis specife celitaj por atenco.

Eksteraj ligiloj redakti