Serbio en la Somera Olimpiko 2020

sporta delegacio

La serba teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Londono havis 87 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la serba teamo estis Sonja Vasić kaj Filip Filipović dum la malferma ceremonio respektive Jovana Preković dum la ferma. La sportistoj atingis 3 orajn, unu arĝentan kaj 5 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 28-an rangon.

emblemo de la Serbia Olimpika Komitato
emblemo de la Serbia Olimpika Komitato
Serbio en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Londono
Flagtenanto:  Sonja Vasić kaj Filip Filipović (malfermo)
Jovana Preković (fermo)
Sportistoj 87 en 15 fakoj
Medaloj
rango: 28
Oro
3
Arĝento
1
Bronzo
5
Sume
9
vdr

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Serbia Olimpika Komitato (serbe Олимпијски комитет Србије, Olimpijski komitet Srbije), fondita en 1907, kvankam internacie agnoskita nur en 1953, kiu fakte plenumas sian rolon nur ekde 2008 (se ne kaklkuli la tri serbojn kiuj venis al la Somera Olimpiko 2012 nome de la tiutempa Reĝlando Serbio): krome ekde la unua mondmilito ĝis la jaro 2006 la serboj ĉiam membris en diversaj ŝtataj federacioj de sudorienta Eŭropo.

Eksteraj ligiloj redakti