Sergej Miĥajloviĉ Gonĉarov

Sergej Miĥajloviĉ Gonĉarov (ruse Серге́й Миха́йлович Гончаро́в, naskiĝis la 21-an de aprilo 1862, mortis la 23-an de junio 1935) estis rusia kaj sovetia arkitekto. Li verkis multajn konstruaĵojn en Moskvo.

Sergej Miĥajloviĉ Gonĉarov

Sergej Gonĉarov en 1914
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1862 (1862-04-21)
en Moskvo
Morto 23-an de junio 1935 (1935-06-23) (73-jaraĝa)
en Moskvo, Sovetunio
Alma mater Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo
Laboro
Notindaj konstruaĵoj vidu liston
vdr

Biografio redakti

Sergej Gonĉarov naskiĝis la 21-an de aprilo 1862. Li devenis de la nobela familio Gonĉarov. Li posedis bienon sur Bolŝoj Palaŝovskij strateto kies rekonstruo apartenas al la unuaj arkitekturaj verkoj de Gonĉarov.

Dum 18791886 li estis studanto de moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo kaj post studfino fariĝis arkitekto. Li laboris en Moskvo. Ekde 1910 li vivis en sia hejmo (Trjoĥprudnij strateto, 2).

Krome, Gonĉarov serioze okupiĝis pri pentrarto; pro tio liaj konstruaĵoj estas multe dekoritaj.

Post la Oktobra revolucio li faris nur kelkajn projektojn. Li mortis en Moskvo la 23-an de junio 1935, 73-jaraĝa.

Verkoj redakti

En Moskvo liaj verkoj estas:

  • propra domo (1885, rekonstruita en 1901, adreso: Bolŝoj Palaŝovskij strateto, 7);
  • domo de V.Kesler (1885, adreso: Malaja Gruzinskaja strato); ne konserviĝis;
  • urba bieno de Ja.Ipatov-Malutin (1887, adreso: Niĵnjaja Krasnoselskaja strato, 40, konstruaĵo 11);
  • domo de A. Ŝlippe (1893, adreso: Starokonjuŝennij strateto, 10/10); ne konserviĝis;
  • domo de familio Bolotnov (1890-aj, adreso: Ŝĉepkin-strato, 24);
  • multfamilia domo (1900, adreso: Vspolnij strateto, 18) — objekto de kultura heredaĵo[1];
  • multfamilia domo de Kapirin (1901, adreso: 1-a Tverskaja-Jamskaja strato, 16);

kaj aliaj.

Aliaj verkoj:

Referencoj redakti

  1. Objektoj de kultura heredaĵo, Moskomnasledije (ruse)