Sergej Svjatĉenko

ukraina artisto en Danio

Sergej Evgeneviĉ Svjatĉenko (ukraine Сергій Євгенович Святченко, ruse Сергей Евгеньевич Святченко, naskiĝis la  7-an de oktobro 1952(nun 1952-10-07) en Ĥarkivo) estas ukraina artisto kiu loĝas en Danio ekde 1990. En 1975, li ricevis diplomon de arĥitekto kaj artisto de Akademio de Arto kaj Arĥitekturo de Ĥarkivo, kaj en 1986 doktoriĝis ĉe Lernejo de Arĥitekturo de Kievo. La stilo de Svjatĉenko, formo de abstrakta ekspresionismo, estas facile rekonebla. Svjatĉenko ŝanĝas la motivon plurajn fojojn por fari motivon kiu povas elvoki iajn sentojn en la spektanto. La profundo de liaj pejzaĝaj pentraĵoj ofte estas pli grava ol la motivo mem.

Sergej Svjatĉenko
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1952 (1952-10-07) (71-jaraĝa)
en Ĥarkivo
Loĝloko Viborg (urbo, Danio)
Ŝtataneco UkrainioReĝlando Danio
Alma mater Ŝtata Akademio de Dezajno kaj Arto en Ĥarkivo • Nacia Akademio de Arto kaj Arĥitekturo en Kievo
Familio
Patro Evgenij Sviatchenko
Infano Erik Sviatchenko
Okupo
Okupo pentristo • fotisto • videoartisto
TTT
Retejo http://sviatchenko.dk
vdr

La plej ŝatata medio de Svjatĉenko estas akrila farbo, sed li ankaŭ faris instalaĵojn, videon, fotarton kaj kungluaĵojn. Li ofte manipulis fotojn. Kungluaĵo estas kio famigis Svjatĉenko-n en Ukrainio. Abstrakta arto ne estis akceptita en Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj; arto laŭsupoze devis subteni la reĝimon.

En la mezaj 1970-aj jaroj, li prefere laboris per kungluaĵoj, dum li prefere interesiĝis pri pentrado en la mezaj 1980-aj jaroj.

La arto de Svjatĉenko estas interalie influita de superrealismo kaj arĥitekturo. Grandaj majstroj kiel Mikelanĝelo kaj Le Corbusier, kiuj kunigis arton kun arĥitekturo, estas modeloj por Svjatĉenko. La patro de Sergej Svjatĉenko, Evgenij Svjatĉenko, kiu estis profesoro pri arĥitekturo kaj artisto, inspiris lin grandege. Li montris al sia filo la rusan arton de antaŭ la revolucio de 1917, kie koloro blanka estis precipe decida por lumo kaj spaco en pentraĵo.

Bildgalerio redakti

  • "You". Retrospektiva ekspozicio. Viborg Kunsthal, 2017
  • "Nattergalen" (La Najtingalo) – scenografio kaj kostumdezajno por Dansk Danseteater, 2020
  • "Better than the Moon", Fredericia Kunstforening, 2020

Eksteraj ligiloj redakti