Serhij Pritula
Serhij Dmitroviĉ PRITULA (ukraine Сергій Дмитрович Притула, 22-a de junio 1981, Zbaraĵ, Ternopila provinco, Ukraina SSR, Sovetunio) estas ukraina socia aktivulo kaj politikisto kiu akiris popularecon kiel televidprezentisto kaj produktoro. Ekde la plenskala rusa invado de Ukrainio, li koncentriĝis pri monkolektado por la bezonoj de la Armitaj Fortoj de Ukrainio.
Serhij Pritula | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Сергій Дмитрович Притула | |||||
Naskiĝo | 22-an de junio 1981 (42-jaraĝa) en Zbaraĵ | ||||
Ŝtataneco | Ukrainio vd | ||||
Alma mater | Okcident-Ukrainia Nacia Universitato • Ukraina Katolika Universitato vd | ||||
Partio | Holos vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • televida produktoro • televida prezentisto • radio-prezentisto • prezentisto • komikisto • produktoro • humuristo • televida aktoro • politikisto • publika konato • scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 2004– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
En 1998-2003, Pritula laboris kiel radioprezentisto. En 2004, Pritula komencis aperi en televido. Poste, li akiris larĝan popularecon kiel televidprezentisto.[1]
En 2019 Pritula aniĝis al la politika partio "Holos" (laŭvorte el la ukraina — Voĉo) kaj partoprenis en la elektoj al la Verĥovna Rada de Ukrainio, sed ne ricevis mandaton. En 2020 Pritula partoprenis en la urbestraj elektoj de Kijivo. Li ricevis 8% de la voĉoj kaj prenis la trian lokon.[2]
La 7-an de junio, Pritula anoncis sian foriron de la partio "Holos" pro malkonsento kun la decidoj de la partia estraro kaj la voĉoj de sampartianoj.[3] La 28-an de septembro, Pritula sciigis pri kreado de sia propra partio kaj partopreno en la venontaj parlamentaj elektoj.[4]
Kun la komenco de la plenskala rusa invado en Ukrainion, Serhij Pritula estas unu el la plej elstaraj volontuloj kolektantaj monon por la bezonoj de la ukraina armeo.[5]
Referencoj redakti
- ↑ Притула Сергій // Liga.net
- ↑ Кличко переміг на виборах мера Києва, — офіційні результати // РБК-Україна
- ↑ Притула виходить з партії "Голос" // РБК-Україна
- ↑ Притула створює власну партію // Бі-Бі-Сі Україна
- ↑ Скажи їм дякую: 10 благодійних організацій, які наближають нас до перемоги Arkivigite je 2022-09-05 per la retarkivo Wayback Machine // Вікна