Serio John J. Malone

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

John Joseph Malone estas la ĉefrolanto de serio de komediaj krimromanoj kreita de la usona verkisto Craig Rice (plumnomo de Georgiana Ann Randolph Craig). Ĝi konsistigas la pli grandan kaj konatan parton de ŝia verkaro kaj estis verkita de 1939 ĝis ŝia morto en 1957. Ĝi kombinis ecojn de la cinika (hardboiled) stilo de krimromanoj kun ecoj de frenezkomedio. Ĝia kerno estas memorinda kaj drinkema trio da fikciaj ĉikaganoj: la bonkora sed malinteligenta Jake Justus, la aventurema Helene Brand Justus, kaj la cinika advokato Malone. Kontraŭ ĉiuj atendoj kaj ofte pli bonŝance ol kapable, ili sukcesas solvi krimojn abundajn je burleskecaj kaj superrealismaj detaloj, kutime malgraŭ la malaprezema konkurado de la ĉikaga polica fakestro pri hommortigoj, Kapitano Daniel Von Flanagan.

John J. Malone
Kreita de Craig Rice
Verko Ok facoj je la tria, Juĝo de furiozo, Tre ĝuas krimon, kaj aliaj
Informoj
Sekso vira
Povoj jura defendado
Loĝloko Ĉikago
Okupo advokato
Amikoj Jake Justus, Helene Brand Justus
Malamikoj Daniel Von Flanagan
vdr

Lokoj redakti

Preskaŭ la tuta serio okazas en Ĉikago (kie la aŭtoro loĝis ĝis 1942)[1] kaj ĝiaj suburboj. Esceptoj estas Juĝo de furiozo (en la fikcia urbeto Jackson, Viskonsino) kaj Tre ĝuas krimon (en Nov-Jorko). La libroj diverse miksas tri submediojn ligitajn al la tri ĉefaj rolantoj: la polican kaj politikistan sferon de Malone, la mondon de amaskomunikiloj kaj spektakloj konatan de Jake, kaj la herede riĉan eliton de kiu Helene venas.[2]

Rolantoj redakti

La unuaj tri romanoj estas rakontataj de la perspektivo de Jake, sed post tio la perspektivo de Malone dominas. Unuopaj epizodoj de pluraj libroj sekvas la perspektivon de Helene. En la noveloj kolektitaj en La nomo estas Malone, Jake kaj Helene apenaŭ aperas sed aliaj kutimaj rolantoj jes.

Malone redakti

Malone estas cinika advokato fama pro sukcesa defendado de kulpaj klientoj. Li estas mezaĝa, kun kripta parolmaniero kaj malelegantaj vestoj pli karakteraj de fikciaj detektivoj ol advokatoj. Li bone konas la politikistojn kaj la krimulojn de Ĉikago, kaj iliajn intermiksiĝojn, kaj lerte uzas tiujn konojn por la avantaĝo de siaj klientoj kaj amikoj. Li loĝas sole en hotelo kaj foje profitas krimenketon por amindumi al virinoj, kun varia sukceso. Malone estas irlandadevena kaj havas kelkajn trajtojn stereotipe asignatajn al irlandanoj, ekzemple superstiĉemon. Kvankam li ne ĝenerale honestas kaj mono ĉiam mankas al li, li estas senpripense lojala al siaj pli junaj amikoj Jake kaj Helene.

Malone kutime ne faras konkretajn progresojn en la solvado de la mistero ĝis la lastaj ĉapitroj de romano, kiam ĉiu puzlero ekfalas en sian lokon kaj li surprizas la aliajn rolantojn (kaj samtempe la leganton) per la solvo. Ofte li liveras eĉ du solvojn - trompan por la polico, kaj kompletan por siaj amikoj kaj aliaj koncernatoj. Ĝis tiu punkto, tamen, la malkovrado de disaj faktoj estas komuna rezulto de lia laboro, la sinriska aŭdaco de Helene, kaj la fuŝklopodoj de Jake.[3]

Jake redakti

Jake Justus estas alta, bonkora sed ne same inteligenta junulo. Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto; en la fruaj romanoj li laboras kiel gazetara agento de famuloj, poste kiel mastro de kazino, kaj fine provas fariĝi televida programproduktisto. Li tutkore kaj por ĉiam enamiĝas al Helene kiam ili ekkonas unu la alian en la unua romano.

Helene redakti

Helene Brand, poste Helene Justus, estas riĉa heredontino, gaja festano, (tro) aŭdaca stiristo, kaj entuziasma amatora detektivo. Nek ŝia kombino de modaj kun nekutimaj vestoj nek la riskaj situacioj en kiujn ŝi plonĝas malhelpas ripetajn laŭdajn priskribojn de ŝia belo. Ŝia aventuremo kaj scivolemo estas gravaj pelfortoj por la intrigo, kaj kvankam la esencaj demandoj de la mistero ĉiam solviĝas de Malone, en pli fruaj etapoj de la intrigo Helene ofte plej rapidas al trafaj observoj kaj ĝustaj konkludoj. Ŝi enamiĝas al Jake tuj kiam ili ekkonas unu la alian kaj edzigas lin frue en la serio.

Daniel Von Flanagan redakti

Kapitano Daniel Von Flanagan estas la fakestro pri hommortigoj de la ĉikaga polico. Li ofte plendas pri murdintoj, kiuj kaŝas sian krimon "nur por malfaciligi la aferojn al mi", asertante ke li neniam volis esti policano kaj farante nerealismajn planojn pri dua kariero. (Li mem metis la german-aristokratan elementon Von en sian nomon por ke lia tipe irlanda nomo Dan Flanagan ne sonu tro policece.)

Joe the Angel redakti

Joe the Angel ("Joĉjo la Angelo") estas italdevena mastro de la Urbodoma Drinkejo de Joe the Angel. Lia originala familia nomo estis di Angelo. Malone estas oftega kliento de la drinkejo kaj monpruntanto de Joe.

Max Hook redakti

Max Hook estas la riĉega, dikega, kaj kapablega, karikaturece priskribata[4] krimulestro de Ĉikago. Malone konas lin kaj scias profite kunlabori kun li, sed nur tre singarde.

Maggie O'Leary redakti

La sola forto de ordo en la vivo de Malone estas sekretario "nemalhavebla" (laŭ ŝia propra deklaro), Maggie. Ŝi aperas nur en kelkaj el la romanoj kaj kutime sen grava influo al la intrigo, sed en iuj noveloj de La nomo estas Malone montriĝas rimarkinde sagaca.

Ĝenro redakti

La serio parodie traktas du temarojn, unu karakteran de krimliteraturo kaj unu de amliteraturo.[5] La heredo de la krimliteratura flanko venas de la serioza subĝenro hardboiled, kies tipa heroo estas privata detektivo prezentata kiel la sola nekoruptulo en korupta socio. La serio John J. Malone prezentas la urbon samtempe el du perspektivoj, la serioze cinika de la ĝenra tradicio kaj alia gaje parodia, kaj la humuro grandaparte fontas el la malkongruo inter ili. Dum kutima heroo hardboiled estas etike supera al sia medio, Malone superas la aŭtoritatojn precipe en tio, ke li estas multe pli lerta fripono. Liaj simpatiaj ecoj venas de spontana bonkoreco, ne de firmaj etikaj principoj.[6] Kvankam la prezento de la krima mondo sekvas literaturajn modelojn prefere ol sociologiajn esplorojn aŭ personajn spertojn, ĝi aludas al la historie reala korupto de Ĉikago dum la urbestreco de Edward J. Kelly (1933-1947).

La amliteratura temaro sekvas la jam parodian subĝenron frenezkomedion, kiu tamen normale apartenis al filmo kaj ne al romanoj. Precipe Helene estas tipa frenezkomedia rolanto: tre riĉa homo kies konduto rompadas ĉies atendojn de deco kaj konveno, inklude klasajn kaj genrajn normojn, sed kun nenia permanenta damaĝo al la bonorda progreso de ŝia amrilato.

Karakteraj trajtoj de la serio estas absurdeco meze de la plej danĝeraj situacioj, abunda drinkado, vortludaj titoloj, bizaraj rolulaj nomoj, miscitataj proverboj, malpietataj komparoj, kaj ŝlosilaj ekkomprenoj kiujn rolanto tuj forgesas kaj sensukcese provadas rememori. Ofte unuopa romano havas propran karaktere ripetatan humuran situacion, ekzemple en Juĝo de furiozo la amikecon inter Malone kaj hundo, kiu spuras la odoron de la loka ĝino. Kutime estas pli ol unu murdo en romano (averaĝe 2.27). La viktimoj normale estas aŭ malsimpatiaj aŭ nekonataj de la leganto; la sola romano, kiu instigas kompaton por la murditoj, estas Juĝo de furiozo. La motivoj kaj gradoj de kompatebleco de la murdintoj estas tre diversaj.[7]

Sukceso redakti

La serio Malone lanĉis Craig Rice subite en tutlandan famon. En 1939 malpli ol 5 mil ekzempleroj de Ok facoj je la tria vendiĝis, sed en 1946, ĉe la pinto de ŝia kariero, pli ol 500 mil ekzempleroj de Juĝo de furiozo estis venditaj, sukceso simila al Agatha Christie kaj pli bona ol Dashiell Hammett en la sama epoko. Poste la kvanto kaj kvalito de la verkoj deklivis pro la alkoholismo de la verkisto.[8][9]

Libroj redakti

  • Ok facoj je la tria (Eight Faces at Three), ankaŭ titolita Morto je la tria (Death at Three) (1939)
  • La kadavro iras promeni (The Corpse Steps Out, 1940)
  • La malĝusta murdo (The Wrong Murder, 1940)
  • La ĝusta murdo (The Right Murder, 1941)
  • Juĝo de furiozo (Trial by Fury, 1941)
  • La grandnanaj murdoj (The Big Midget Murders, 1942)
  • Tre ĝuas krimon (Having Wonderful Crime, 1943)
  • La bonŝanca mortinto (The Lucky Stiff, 1945)
  • La kvara poŝtisto (The Fourth Postman, 1948)
  • Teatrofrapo (Knocked for a Loop, 1957)
  • Mia regno por ĉerkveturilo (My Kingdom for a Hearse, 1957)
  • La nomo estas Malone (The Name Is Malone, 1958; dek noveloj)
  • La peklitaj pudeloj (The Pickled Poodles, 1960; verkita de Larry M. Harris)
  • People Vs. Withers & Malone (1963; ses longaj noveloj verkitaj kune de Craig Rice kaj Stuart Palmer, en kiuj Malone kunlaboras kun ties detektivo Hildegarde Withers)
  • Sed la kuracisto mortis (But the Doctor Died, 1967; verŝajne ne verkita de Craig Rice)
  • Murdo, mistero kaj Malone (Murder, Mystery and Malone, 2002; dek du noveloj)

Adaptaĵoj redakti

Filmoj redakti

Radio redakti

Televido redakti

Referencoj redakti

  1. Szuberla, Guy. 2011. "Craig Rice's Chicago and J.J. Malone." MidAmerica 4, p. 78.
  2. Moran, Peggy. 1985. "Craig Rice". En Jane S. Bakerman (red.), And Then There Were Nine - More Women of Mystery. Bowling Green: Bowling Green State Popular Press. 124.
  3. Moran, Peggy. 1985. "Craig Rice". En Jane S. Bakerman (red.), And Then There Were Nine - More Women of Mystery. Bowling Green: Bowling Green State Popular Press. 125-126.
  4. Szuberla, Guy. 2011. "Craig Rice's Chicago and J.J. Malone." MidAmerica 43, p. 76.
  5. Szuberla, Guy. 2011. "Craig Rice's Chicago and J.J. Malone." MidAmerica 43, p. 69-81.
  6. Moran, Peggy. 1985. "Craig Rice". En Jane S. Bakerman (red.), And Then There Were Nine - More Women of Mystery. Bowling Green: Bowling Green State Popular Press. 127-129.
  7. Moran, Peggy. 1985. "Craig Rice". En Jane S. Bakerman (red.), And Then There Were Nine - More Women of Mystery. Bowling Green: Bowling Green State Popular Press. 126-9.
  8. Moran, Peggy. 1985. "Craig Rice". En Jane S. Bakerman (red.), And Then There Were Nine - More Women of Mystery. Bowling Green: Bowling Green State Popular Press. 122.
  9. Szuberla, Guy. 2011. "Craig Rice's Chicago and J.J. Malone." MidAmerica 43, p. 78.
  10. Having Wonderful Crime (1945)
  11. The Lucky Stiff (1949)
  12. Mrs. O'Malley and Mr. Malone (1950)