Serranía de San Lucas

La Serranía de San Lucas en la hispana aŭ en Esperanto Montaro Sankta Luko estas arbara montarmasivo en la Bolivara Departemento de norda Kolombio kiu atingas altojn de 2,600m super marnivelo. Ĝi estas parto de la Magdalena-Urabaa humidarbara ekoregiono,[1] kun ekologio de pluvarbaro kiu inkludas grandajn simiojn kaj gravajn birdopopulaciojn.[2]

Temas pri 'arbara rezervejo' kiu estas rekomendata por protektado,[3] sed estis bedaŭrinde malfermita al minado fare de la kolombia registaro,[4] ĉar la montoj havas grandajn kusejojn el oro, smeraldoj, nikelo kaj hidrargo.[5] AngloGold Ashanti estis espluatanta la areon ekde 2004, kaŭzante problemojn al lokaj malgrandskalaj ministoj.[6]

La gerilo de la ELN okazigis arbaran protektadon en la areo komence de la 2000-aj jaroj, ŝajne por protekti la lokan hidrologion.[7] La areo estas ankoraŭ celo de luktado inter drogonegocistoj, FARC, ELN, la Nigraj Agloj kaj la kolombia armeo.[6]

Referencoj redakti

  1. WWF ecoregion, nt0137, Magdalena-Urabá moist forests, aliro la 2009-11-12.
  2. Salaman, Paul; Thomas Donegan, Carlos González, Xavier Bustos & Andrés Cuervo. COLOMBIAN EBA PROJECT: PRESENTING THE FIRST BIOLOGICAL ASSESSMENT OF SERRANÍA DE SAN LUCAS. Fundación ProAves (2001). Alirita 2009-11-12.[rompita ligilo]
  3. The Serrania de San Lucas Other Area. World Database on Protected Areas. Alirita 2009-11-12.[rompita ligilo]
  4. Ecological holocaust: Serranía de San Lucas at risk. ProAves (11a Aŭgusto 2009). Alirita 2009-11-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-22. Alirita 2013-10-10.
  5. Rohter, Larry, "Earmarked for Colombian Rebels, a Region Asks to Be Left Alone", New York Times, 8a Julio 2000. Kontrolita 2009-11-12.
  6. 6,0 6,1 Maldonado, Juan Camilo, "En la Serranía no brilla el oro", Elespectador, 8a de Januaro 2008. Kontrolita 2009-11-12. (hispane)
  7. McNeely, Jeffrey A. (2003). “Conserving forest biodiversity in times of violent conflict”, Oryx 37 (2), p. 142–152.