Sestino (poezio)

fiksforma poemo

La sestino (itale sestina) estas Eŭropa poezia formo, kiu ne rimas, sed la finaj vortoj de kies versoj restas samaj en ĉiuj strofoj krom specifa permuto.

Portreto de Arnaut Daniel, la inventinto de la sestino

Priskribo redakti

La skemo de la sestino:

…… A
…… B
…… C
…… Ĉ
…… D
…… E
…… E …… A …… D …… B …… Ĉ …… C
…… C …… E …… Ĉ …… A …… B …… D
…… D …… C …… B …… E …… A …… Ĉ
…… Ĉ …… D …… A …… C …… E …… B
…… B …… Ĉ …… E …… D …… C …… A
…B…D …Ĉ…C …E…A

(La ordo de la hemistikoj en la lasta strofo varias; vidu tekston.)

La sestino konsistas el ses sesversaj strofoj kaj unu triversa strofo. La versoj ne rimiĝas; tamen, ĉiu strofo finiĝas per la sama seso de vortoj.

Supozu ke la ses vortoj ĉe la finoj de la ses versoj de la unua strofo estas  . Do, oni uzu la jenan permuton:

 

Do, la versfino de la 1-a verso de la dua strofo estas la versfino de la 6-a verso de la unua strofo; la versfino de la 2-a verso de la dua strofo estas la versfino de la 1-a verso de la unua strofo; ktp.

La versfinoj de la tria strofo estas la permutaĵo de la versfinoj de la dua strofo — alivorte, la versfinoj de la unua strofo, sed permutita dufoje (uzante la komponita permuto  ); ĝenerale, la versfinoj de la  -a strofo estas la permutaĵo de la versfinoj de la  -a strofo.

La sesfoja komponaĵo de la permuto   estas la idento; tial, la sestino konsistas nur el ses sesversaj strofoj (se sepa sesversa strofo ekzistus, ĝiaj versfinoj estus ekzakte samaj kiel tiuj de la unua strofo en la sama ordo).

Lasta strofo redakti

La lasta strofo (aŭ duonstrofo) havas tri versojn, aŭ ses hemistikojn (versduonojn); la ses hemistikoj finiĝas per la ses finvortoj. La ordo de la finvortoj de la lastastrofaj hemistikoj varias; jen kelkaj tradiciaj ordoj (nombritaj laŭ la ordo en la unua strofo):

  • 2–5, 4–3, 6–1
  • 1–2, 3–4, 5–6
  • 1–4, 2–3, 5–6

Metro redakti

La metro ankaŭ varias. Jen kelkaj metroj uzitaj en sestinoj:

Historio redakti

La sestino estis inventita de la okcitana trobadoro Arnaut Daniel (fl. 1180–1200). La plej malnova konata sestino estas “La firma volo en kiun koro mia eniras” (okcitane Lo ferm voler qu’el cor m’intra) de Daniel. Aliaj, postaj trobadoroj ankaŭ verkis okcitanlingvajn sestinoj — ekzemple, Guilhem Peire Cazals de Caortz kaj Bertran de Born.

Dum potaj jarcentoj, poetoj adaptis la sestinon al aliaj Eŭropaj lingvoj. Danto adaptis la sestinon al la itala lingvo dum la 13-a jarcento; la Dantaj sestinoj estis verkitaj en la metro de la dekunusilaba verso. Petrarko daŭrigis la itallingvan sestinan tradicion en la 14-a jarcento. En la 15-a jarcento, Luís de Camões enkondukis la portugallingvan setinon; en la 16-a jarcento, Fernando de Herrera ekverkis sestinojn hispanlingve, kaj Pontus de Tyard, Plejadano, verkis la unuajn franclingvajn sestinojn. Tiel, la sestino, la origine Francia (sed ne franclingva) invento, estis reimportita en Francion.

La unua anglalingva sestino okazas en 1579, kiel parto de la Aŭgusta Eklogo (angle August. Ægloga Octaua) en la poemaro La Ŝafista Kalendaro (angle The Shepheardes Calender) far Edmund Spenser.

La sestino populariĝis en Francio dum la 19-a jarcento. En la angla lingvo, sestinoj estis speciale popularaj dum la 1870-aj jaroj en Anglio kaj Skotlando (Andrew Lang, Algernon Charles Swinburne, Henry Austin Dobson, Edmund Gosse, William Ernest Henley) kaj la 1950-aj jaroj en Usono (Ezra Pound, W. H. Auden).

La sestino ankaŭ okazas en Esperanto. Ekzemple, István Ertl tradukis litovan sestinon de Tomas Venclova al Esperanto;[1] Mao Zifu ankaŭ verkis Esperantan sestinon.[2]

Referencoj redakti

  1. Tomas Venclova. Sestino (tradukita de István Ertl) (esperante). Akademio Literatura de Esperanto.
  2. Ragnarsson, Baldur (2007-02). “Recenzo. “Kantoj de Anteo”. Mao Zifu”, Revuo Esperanto (eo).